Pages

26/08/2005

manko da lingva scipovo

Hieraŭ, 16-jaruloj en Anglio kaj Kimrio ricevis la rezultojn de iliaj GCSE ekzamenoj. (GCSE = General Certificate of Secondary Education). [Studentoj en NordIrlando ricevis siajn rezultojn pasintan mardon. En Skotlando ekzistas malsimilan ekzamensistemo]

Ĉirkaŭ 25% da gejunuloj en Britio finas sian edukadon je la aĝo 16. Ĉi tiuj rezultoj, do, montras detalojn pri la ĝenerala scipovo de tiuj 16-jaruloj kiuj eniras la labormerkaton.

La rezultstatistikoj montris ke la numero da lernejanoj kiuj studas modernajn lingvojn grave malgrandiĝas. Komerco-estroj avertas ke britaj komercoj estos en pli kaj pli malforta pozicio rilate al iliaj konkurantoj eksterlandaj se ili ne scipovas lingvojn.

La studado de lingvoj ne plu estas deviga post la aĝo de 14 en Anglio kaj Kimrio). Venontan jaron oni komencas iniciativon instrui lingvojn al 7-12-jaruloj. Multaj instruistoj plendas, tamen, ke tio ne valoras la penon se oni havas la rajton ĉesigi tiuj studojn je 14.

Aldone al tio, 40% da lernejanoj ne atingas mezan nivelon da kvalifion en la angla lingvo (50% rilate al matematiko). Komerco-estroj konstante avertas ke gejunuloj kiuj eniras entreprenojn havas malbonegajn lingvan kaj numeran scipovojn kaj ankaŭ mankas al ili plej bazajn sociajn lertecojn.

Ĉu la Brita edukadsistemo estas en krizo?

1 comment:

zooplah said...

Nu, eble britaj infanoj estas stultaj, sed usonanoj ĉiam estos pli stultaj. Vi ne povas venki nin ĉe stulteco.

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...