Pages

17/08/2005

Londona ĉefpolicisto mensogis

La 22-an de julio ĉi-jare, la Brazilano Jean Charles Menezes estis morte pafita far policistoj en Londono. Hieraŭ, la brita televida kompanio ITV havigis al si dokumentojn kiuj ŝajne klare malpruvas la oficialan version pri la eventoj, donitan tuj post la eventoj. Artikolo ĉe Ĝangalo hodiaŭ rezumas la raportojn en la maldekstratendenca ĵurnalaro brita. La dekstratendanca ĵurnalaro pli/malpli same raportas. Se vi scipovas la anglan, vi povas ankaŭ legi la ITV raporton ĉi tie.

Mi ne rezumos ĉion ĉi tie. Du tre gravaj temoj tamen devus esti pridiskutataj:

Unue - ŝajne gravege mankis klara komunikado inter la diversaj policistoj rilate al la afero. Oni faris la decidon mortpafi frue en la afero kaj eĉ kiam montriĝis ke la suspektito nek portis pezan jakon por kaŝi bombon, nek ian sakon, oni ne ŝanĝis tiun decidon.

Due - post la mortpafo, la raportoj de la Ĉefpolicisto Londona nun montriĝis esti komplete malpravaj, mi dirus mensogaj.

Ni esperu ke nun ĝusta kaj profunda enketo okazos.

No comments:

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...