Pages

26/07/2005

Kaj ili manĝos kukon


Kolego 1 tre ĝojis ĉi-matene kaj envenis la oficejon kantante. Li klarigis ke dum la pasintaj kelkaj semajnoj li sukcese perdis 5 centimetrojn de ĉirkaŭ la talio (vidu la blogon de la 6-a de julio). Li tamen ne estis konfesinte al sia edzino (kuracistino) ke hieraŭ li manĝis du kremkukojn ĉe la laborejo.

Kolego 2, kiu estas ekzercada fanatiko, kaj unu el tiuj uloj kiuj kapablas manĝi preskaŭ ion sen dikiĝi, helpe klarigis al li ke ne gravas kion oni manĝas se oni nur forbruligas la kaleriojn poste per ekzercado. Ekzemple, se oni manĝas kremkukon, oni nur devas kuri 10 kilometrojn vespere... aŭ io simila.

3 comments:

MCG said...

Saluton! Bela blogo! Mi aldonos ĝin al mia listo :-)

Anonymous said...

Pardonu min sed hodiau legante vian blogon mi subite demandis min cxu Eriketo ne estas "Eta Errica".

Eriketo said...

Beccxjo - fakte jes. 'Erika' estas la esperantlingva traduko de mia nomo, kiel la floro 'erica'. Infano, oni nomis min Eriketo en la esperanta mondo.

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...