Pages

25/07/2005

Erara Mortpafo

Pasintan vendredon, Londonaj Policistoj erare mortpafis Brazilian viron. Unuaj raportoj pri la okazaĵo sugestis ke la viro estis suspektita estis sinmortigbombisto. La policistoj estis sekvintaj lin dum kelka tempo kaj kiam ili alvokis lin halti, li forkuris. Tiam pafis lin la policistoj kvin-foje en la kapo. Poste oni eltrovis ke fakte la viro ne estis bombisto.

Hieraŭ, la Komisiisto de la Londona Ĉefurba Polico, Sir Ian Blair, diris ke la morto de Jean Charles de Menezes estis “tragedio”. Li tamen defendis la politikon de la polico mortpafi suspektitajn bombistojn.

“Ne valoras la penon pafi iun en la brusto” klarigis Sir Ian, “ĉar tie eventuale estus la bombon. Nek valoras la penon pafi ie ajn, se ili falos kaj eksplodigos la bombon. La sola solvo estas pafi al la kapo.”

La hodiaŭaj ĵurnaloj sugestas ke S-ro de Menezes ne plu havis ĝisdatan vizon resti en Britio kaj, eble, tial li forkuris de la policistoj. La Ministro por Eksterlandaj Aferoj, Jack Straw, devis hodiaŭ renkonti sian brazilian ekvivalenton por diskuti la tragedion.

Malgraŭ la insiston ke ĉiuj en Londono sin komportas kiel kutime, kiam mi trapasis la urbegon pasintan sabaton, la etoso estis tre nervoze, kun armitaj policistoj ĉe preskaŭ ĉiu stratangulo. Tio sendube iom daŭros.

2 comments:

Anonymous said...

Estimata Sinjorino,
Mi tre gxojigxis pro trovo de via blogo. Depost hodiau mi regule legos gxin. Tre bona blogo.

MCG said...

Fakte ili pafis lin eĉ 7 foje en la kapo kaj foje en la ŝultro, kiel oni montriĝis poste... Kaj poste (ĉu pro malico?) ili eĉ vokis la ambulancon...

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...