Pages

18/08/2015

Denove en Belleville




Belleville-a Rendevuo


Post la Universala Kongreso en Lillo, mi kun Pudingulo pasigis kelkajn tagojn en Parizo. Regulaj legantoj de mia blogo scias ke mi iras al Parizo almenaŭ unufoje ĉiun jaron, ofte dum la somero kiam la urbo estas kvieta (kondiĉe ke oni ne tro vizitas tre turismajn lokojn).

Parizo estas mia plej ŝatata urbo en la mondo kaj dum la 25 jaroj kiam mi ĉiujare vizitas ĝin mi vagadis tra ĉiuj kvartaloj de la franca ĉefurbo.

Ĉi-jare la vetero estis varmega - po 30 gradoj ĉiutage - do estis agrable malrapide promenadi tra ombraj stratoj en la distrikto Belleville [belvil - bela urbo].

Belleville estas populara kaj kosmopolita kvartalo en la nordoriento de Parizo. Malmultaj turistoj trovas ĝin, sed el la parko Belleville estas bonega perspektivo sur la tuta urbo:

parko Belleville

Estintece la suba preĝejo estintus impona konstruaĵo. Nun estas iomete "liliputigita" pro la ĉirkaŭaj apartamentejoj, sed ankoraŭ estas bela:

parko belleville

Tipa strato apud la parko:

strato en Belleville

La enloĝantoj de la kvartalo helpis desegni kaj krei la mozaikojn kiuj dekoracias la terason:

mozaiko

La kvartalo Montmartre estas pli konata por siaj ŝtuparoj, sed estas ankaŭ belaj ekzempleroj ĉe Belleville.

Se iam vi vizitas Parizon kaj ŝatus trovi interesan kaj ne tro turisman kvartalon, iru al Belleville!






17/08/2015

Al la bestoĝardeno


Unu posttagmezo en Lillo, post diligenta mateno ĉe kongresaj kunvenoj kaj paroladoj, mi decidis 
ferieti kaj anstataŭe iris al la bestoĝardeno.  Nu, tiuj kiuj legas mian blogon ekde kelkaj jaroj jam estos vidintaj fotojn de la bestoj tie kiujn mi faris dum antaŭa vizito.  Estas bone, tamen, reviziti malnovajn amikojn kaj jen, do, pli aktualaj bildoj.

Estis la lernejaj ferioj, do la bestoĝardeno estis plene da infanoj - kiel ili, min allogis la bestoj kun ĉarmaj vizaĝoj kiel la ruĝa pando ĉi-sube:
Ruĝa (aŭ Malgranda) Pando
Kiam mi estis juna mi estis skoltino kaj ni ofte kunkantis pri kukabarao. Estis jaroj ĝis mi iam vidis veran kukabaraon - jen tiu kiu loĝas ĉe la Lilla bestoĝardeno.  
Kukabarao

Kiel antikvaj, bonkoraj dinosaŭroj la gigantaj testudoj estis trankvile manĝante foliojn ŝajne apenaŭ rimarkinte la varmegan veteron:

Gigantaj Testudoj


Kio estas la nomo de ĉi tiu besto? Mi tute forgesis noti kia besto estas, sed mi admiris ĝian kapablecon pace dormi malgraŭ la amaso da vizitantoj rigardante ĝin:


Ne nur malgrandaj ĉarmaj bestoj loĝas ĉe la bestoĝardeno, sed ankaŭ monstroj kiel la rinocero. (Mi ne volas diri ke rinoceroj ne estas ĉarmaj, sed ili certe estas pli grandaj...)

rinocero
Ekde jam multaj jaroj en Britio, perreta asekuro-komparilo reklamas sian retejon uzante surikatojn kaj tiuj amuzaj mungotedoj iĝis tre konataj pro tio (se oni uzas la perretan komparilon oni ricevas ludilan pluŝsurikaton...)

Oni ja povas kompreni kial ili estas allogaj kiam oni observas ilin - ŝajnas ke ili havas proprajn karakterojn.




La vetero estis varmega kaj ne ĉiuj bestoj videblis ĉar multaj saĝe restis en iliaj dometoj en la ombro, sed estis bona ferieto for de la kongresejo dum kelkaj horoj kaj tre agrabla promenado.



14/08/2015

Kafo, krespoj kaj kontentaj kongresanoj

Antaŭ 25 jaroj mi vizitis Francion por la unua fojo kaj gustimis francan "malgrandan kafon" por la unua fojo. Estis revelacio.  Anstataŭ la sengusta malforta tujfarebla "kafo" kiun ni trinkis ĉehejme, mi enamiĝis kun la forta trinkaĵo, ĉiam en ĉarmaj tasetoj, ĉiam iom malsimile, sed ĉiam bone...

Dum la pasintaj 25 jaroj mi vizitis Francion almenaŭ po unu fojon en jaro kaj ĉiam mia unua reflekso post eltrajniĝo, elboatiĝo, elaviadiliĝo estas rapidi en kafejon por trinki bonan kafon.  Eĉ nun kiam mi havas bonan kafomaŝinon ĉehejme, mi sekvas mian kutimon.

la unua kafo ĉe Lillo

Kompreneble, kun kafo necesas manĝi kukojn.  Mi neniam trovis francan kuko-vendejon kiu ne plaĉis al mi.  Vidinte la ĉi-suban fenestron, Pudingulo, kiu akompanis min al Francio, decidis iĝi bakisto laŭ la franca stilo kaj tuj aĉetis amason da libroj por lerni tion. Nu, mi tute ne kontraŭas la ideon, mi simple atendas la unuajn kukojn kiujn mi malavare promesis testi.


Estas ĉiam plezuro trovi manĝejon kiu faras breton-stilajn krespojn.  Pudingulo ĉiam manĝas krespon kun karamelo el sala butero:


Mi ĉiam manĝas krespon kun ĉokolada saŭco - ĉi-foje mi ankaŭ kunmanĝis pirojn. Necesas manĝi frukton kaj jen bona metodo...


Kvankam estus agrable manĝi nur kukojn kaj krespojn, dum du-semajna ferio kiam oni devas ĵongli inter diversaj lingvoj kaj kulturoj, oni ankaŭ devas pensi pri sia cerbo kaj pri la nepraj grasacidoj. Tial mi manĝis bongustegan saŝimon.  Plaĉegas al mi manĝi saŝimon kiam mi vizitas Japanion kaj ankaŭ en Francio mi ofte trovas bonan saŝimon.


Unu el miaj preferataj desertoj en Francio estas "Kolonela Ŝorbeto" (Couple Colonel).  Kutime tio konsistas el refreŝiga ŝorbeto sur kion oni verŝas alkoholaĵon kiel ĝino aŭ vodko.

En la Lilla regiono oni ofte trinkas alkoholaĵon el junipero, do oni povas manĝi "Nordan Kolonelon" kun ŝorbeto kaj jupiera brando.  En la suba foto mi ja aperas iom ebria - estas forta (sed bongusta ) alkoholaĵo!


Kompreneble, post kukoj kaj alkoholaĵoj oni devas foje esti prudenta kaj de tempo al tempo manĝi salaton. Jen belega salato kiu inkluzivis malgrandajn vaflojn kovritrajn de loka kapra fromaĝo.  Tiun salaton mi manĝis ĉe la restoracio "Au Vieux de la Vielle" kiun mi forte rekomendas se vi iam estos en Lillo.


Por Pudingulo estis plia okazo manĝi krespon.  Ĉi-foje krespo farĉita de ĉokolado, kovrita per ĉokolada saŭco kaj bruna sukero kaj garnita de kremo. 


Nu, post tiom da bongustaĵoj ni estis tre kontentaj kongresanoj. Post la kongreso ni foriris al Parizo por kelktaga ferio. Se vi ne tro ĵaluzas mi montros al vi baldaŭ la bongustaĵojn kiujn ni trovis tie.

13/08/2015

Interesa Tourcoing


Ĉe la landlimo inter Francio kaj Belgio, ene de la metropola areo de Lillo, troviĝas la urbo Tourcoing [turkŭang].

Dum la Francaj Revoluciaj Bataloj okazis grava batalo tie en 1794 kaj dum la 19-a jarcento la urbo rapide kreskiĝis dank al la tekstila industrio. Fakte teksaĵoj estis faritaj en Tourcoing ekde pluraj jarcentoj.

Mi havis la okazon viziti la urbon kune kun mia koramiko kaj mia japana amiko dum la kongresa semajno kaj trovis ĝin tre interesa.

Rekonstruita meze de la 19-a jarcento, la Preĝejo de Sankta Kristoforo imponas:

Église Saint-Christophe (Preĝejo de Sankta Kristoforo)

La bela urbodomo montras kiom riĉa estis la urbo dum la malfruaj 1800aj jaroj. 


Apud la urbodomo troviĝas tre interesa domo kiu nomiĝas La Maison du Collectionneur (Domo de la Kolektanto). Estas privata domo kiun oni ne rajtas viziti, sed eĉ de la ekstero estas interesa konstruaĵo laŭ la novklasikisma stilo.



Ankaŭ interesa estis la ekspozicejo Hospice dHavre - antikva monaĥeja konstruaĵo kun bela ĝardeno kie terapeŭtikaj plantoj kreskiĝas.


Jen konstruaĵo de la jaro 1906 laŭ la Secesi-stilo.  Tiun terminon mi ĵus lernis kaj klopodos memori! 




Mi ne bone fotis la stacidomon pro la direkto de la sunlumo, sed almenaŭ vi povos vidi la ĝeneralan askpekton:


Ankaŭ estas malnova poŝtoficejo laŭ Artdekora Stilo:


La monumento al la mortintoj dum la Unua Mondmilito estas konsiderata kiel unu el la plej belaj en norda Francio. Certe, estas tre interesa.  Mia avo partoprenis en la unua mondmilito en ĝusta ĉi tiu parto de Francio, same kiel du pra-avoj. Feliĉe ĉiuj revenis hejmen sekure. 


Tute ordinara sed ĉarma kafejo


Tourcoing dum la somero estas kvieta, ordinara urbo en norda Francio, sed ja estas vidindaĵoj tre interesaj tie.  Se mi bone memoras, ni bezonis nur 30 minutojn per la tramo de Lillo atingi la urbon kaj vere valoris la penon ĉirkaŭvagadi dum kelkaj horoj tie.



10/08/2015

denaskulo ĉe kongreso...


Esti denaska parolanto de Esperanto estas kelkfoje tre stranga sperto.  La plejparto de la tempo mi eĉ ne pensas pri la afero. En tiu ĉi interkonektita epoko mi ĉiutage uzas mian denaskan lingvon pli ol miaj gepatroj iam povintus imagi - mi babiladas fejsbuke dum mia kafo-paŭzo kun tutmondaj geamikoj sen eĉ pensi pri la afero. Mi pepas pri miaj novaĵoj ekzakte same kiel mi faras per la aliaj lingvoj kiujn mi parolas.

Kvankam mi ĉiun monaton renkontiĝas kun aliaj Esperanto-parolantoj por babiladi pri multaj diversaj temoj, mi malofte havas la oportunon (aŭ eble eĉ la emon) ĉeesti kongresojn kaj formalajn aranĝojn.


Sed kiam mi reeniras "kongresan Esperantion", kiel mi lastatempe faris ĉe la Universala Kongreso, estas stranga sperto.  Unuflanke estas lingva komunumo en kiu mi tute hazarde membriĝas - malsimile al la plejmulto da ĉeestantoj.  Aliflanke, 'la movado' (pli ol la lingvo mem) estas la denaska komunumo ene de kiu mi pasigis la plejparton de miaj plej junaj jaroj.  Kvankam mi preferas diri ke mi estas Esperanto-parolanto pli ol Esperantisto, mi ne povas ignori ke en tiu stranga "movado Esperanta" mi ja kreskiĝis.

Ĉie mi vidas konatajn vizaĝojn - tiuj kiuj vartis min kiam mi estis bebo... tiuj kiuj toleris min kiam mi  estis juna infano kantante laŭtvoĉe esperantaĵojn... tiuj kiuj konis min kiam mi estis juna fanatika adoleskanto...

mi eĉ ĉeestis solenaĵojn!
Jes, estis stranga esti ĉe la kongreso - kiel kutime, iuj aferoj frustris aŭ agacis min, kiel kutime mi ĝojegis retrovi tiujn kun kiuj mi pasigis grandan parton de mia infaneco.  Kiel kutime mi enuiĝis en senfinaj debatoj pri la movado, pri esperantismo; kiel kutime mi scivolis pri la loko kiun tiuj strangaĵoj povus havi en la moderna mondo...  Kiel kutime mi konsciis ke preskaŭ 3000 homoj kune kantante malmodan malnovan himnon pri utopio aspektas kulta, bizara, eĉ malkomfortiga.

Kaj kiel kutime mi absolute ne povis ne kunkanti, laŭtvoĉe, esperplena - malgraŭ ĉio estas la kanto kiun mia paĉjo lulkantis al mi kiam mi estis bebo.


Neniu povas elekti en kiu lando oni naskiĝos, kiujn lingvojn oni denaske parolos, en kiu komunumo, kultura aŭ lingva oni kreskiĝos.

Por denaskulo, eblas vivi sen eĉ unu penso por la formala, kongresema, kantema, disputema, strangmoda, sandalportanta esperanto-movado - sed ne eblas tute forviŝi tiun saman movadon el la plej fruaj emocioj.  Esperantismo - vi strangas, sed vi estas la mia.




Vagante tra Lillo


Pluva vespero en la malnova kvartalo
Reveninte hejmen post la Universala Kongreso (kaj post-kongresa ferieto en Parizo) mi nun havas la taskon rigardi, ordigi, enretigi, disdoni la plej interesajn el la multaj fotoj kiujn mi faris dum mia vizito.

Multaj kongresanoj, kiuj faras multe pli bonajn fotojn ol mi, jam enretigis tre belajn bildojn kiuj montras la vidindaĵojn en la Lilla regiono.  Mi, do, ne montros ĉi tie multajn el la konataj vidindaĵoj, sed montros al vi tiujn fotojn kiujn mi trovas interesaj el mia kolekto...  Mi rimarkas ke unu/du mi jam enretigis dum la kongresa semajno sed nun havas pli da tempo iomete komenti/noti.

Oni povus vagi dum horoj en la malnova kvartalo de Lillo.  Kvankam estas sufiĉe malgranda areo, la pluraj mallarĝaj labirintaj stratoj allogas vin esplori, unu post la alia, ĝis tuta perdiĝo!

Dum la unua vespero estis pluveta, tamen tio simple donis eĉ pli brilan aspekton al la pavimŝtonoj.

Ankaŭ ĉi tiu strato (Rue de Gand [ru de gon]) interesis min pro la alta mallarĝa domo meze de la aliaj konstruaĵoj.





strato en la malnova kvartalo de la urbo

interesa konstruaĵo en tute moderna strato

Apude al la kajo Quai du Wault



Kaj, fine, bela strateto!


Mi estas sufiĉe ofta vizitanto al Lillo, sed kutime nur dum 2 aŭ 3 tagoj. Plaĉis al mi havi la okazon iom pli libere vagadi kaj malkovri interesaĵojn.

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...