Parizo estas mia plej ŝatata urbo en la mondo kaj dum la 25 jaroj kiam mi ĉiujare vizitas ĝin mi vagadis tra ĉiuj kvartaloj de la franca ĉefurbo.
Ĉi-jare la vetero estis varmega - po 30 gradoj ĉiutage - do estis agrable malrapide promenadi tra ombraj stratoj en la distrikto Belleville [belvil - bela urbo].
Belleville estas populara kaj kosmopolita kvartalo en la nordoriento de Parizo. Malmultaj turistoj trovas ĝin, sed el la parko Belleville estas bonega perspektivo sur la tuta urbo:
Tipa strato apud la parko:
La enloĝantoj de la kvartalo helpis desegni kaj krei la mozaikojn kiuj dekoracias la terason:
La kvartalo Montmartre estas pli konata por siaj ŝtuparoj, sed estas ankaŭ belaj ekzempleroj ĉe Belleville.
Se iam vi vizitas Parizon kaj ŝatus trovi interesan kaj ne tro turisman kvartalon, iru al Belleville!
No comments:
Post a Comment