Pages

18/07/2015

Prepare al la kongreso!

Ĉi-semajnfine mi preparas min por vojaĝi venontan vendredon al Francio por la 100-a Universala Kongreso.

kongresa libro 1971Demandinte al mia patrino, ŝi trovis foton de mi ĉe mia unua Universala Kongreso - la 56-a en Londono.

Mi ne povas memori la kongreson - mi havis nur 21 monatojn - sed laŭdire mi tre ĝuis la multajn bonbonojn kiujn
kongresanoj tie donacis al mi ;)

Ĉu mi ne aspektis tre ŝika? ;)

La pluŝbesto kiun mi tenas en miaj manoj en la jena foto estas Kunjo.  Kompatinda Kunjo ankaŭ iom pli aĝiĝis intertempe (kiel vi vidas en la ĉi-suba foto) do eble ĉi-jare restos trankvile ĉehejme.
Kiu el la 56-a Kongresa Libro estos ĉe la 100-a mi scivolas?  Nu, mi antaŭĝojas revidi malnovajn amikojn kaj fari novajn.  Ĝis tre baldaŭ!

No comments:

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...