Pages

20/08/2014

Ĥaoso en Kardifo pro NATO-kunveno

La 4-an kaj 5-an de septembro okazos kunveno de reprezentantoj de NATO, La Nord-Atlantika Traktat-Organizo apud la urbo Newport en Sud-Kimrio.  Dum tiu du-taga kunveno estos du fest-manĝoj en Kardifo - unu en la bela kastelo, kaj unu en apuda kolegio.

Pro tiu kunveno estas jam grandega organizado pri sekureco.  Ĉirkaŭ la kastelo kaj apuda stratoj oni instalas altan barilon. Baldaŭ oni devos trairi skanilon nur por transiri de unu flanko de la strato al la alia.

La trafiko estos deturnita de la urbocentro kaj la aŭtobusoj ne traveturos la urbon.  Kvankam restas ankoraŭ du semajnoj ĝis la NATO-kunveno estas jam ĥaoso.  Hieraŭ mi eniris butikon apud la kastelo kaj trovis tie kelkaj komercistoj el la ĉirkaŭaj vendejoj kiuj forte plendadis ke oni ne povis atingi iliajn butikojn.  Aŭgusto estas unu el la monatoj kiam alvenas la plimulto da turistoj al Kardifo. Se ili eĉ ne povos bone viziti aŭ vidi la kastelon oni timas ke la turisma ekonomio suferos.

Eble vi ne scipovas la anglan lingvon, tamen la fotoj en ĉi tiu artikolo iomete illustros la vidaĵon.

En Britio, gepatroj estas strikte malpermesitaj elpreni siajn infanojn el la lernejo dum la trimestro. Tamen, pro la NATO-aĵo multaj lernejoj estos fermitaj dum kelkaj tagoj. Instruistoj plendas ke tio malhelpos al edukado.

Respondeculoj forte pretendas ke la alveno de la NATO-kunveno alportos grandajn avantaĝojn al la urboj Newport kaj Kardifo. Ĝis nun, tamen, mi ne trovis iun kiu vere kredas tion...  Nu, ni vidos kio okazos dum la venontaj semajnoj!

1 comment:

Miguelángel B. said...

Saluton! Eriketo.
Kiel vi fartas?. Mi esperas kaj deziras ke bone...,( malgraŭ la ĥaoso de la Nato en via urbo, Kardifo post ne longe.)
Mi estas hispana esperantisto, kaj hazarde mi trovis vian E-blogon. Ĝi estas tre interesa, kaj krome, vi skribas tre bone en esperanto, gratulon!.
Ankaŭ estas tre kuriozaj viaj fotoj kaj komentoj pri via vojaĝo al la hispana urbo Madrido .
Bone, unu klarigo, kara kimria esperantistino, la emblemo de la urbo Madrido estas efektive la urso kaj la "........", ĉar la fragarbo/fragujo estas herbo.
Kompreneble, mi ludas kun vi pri tiu mistera "arbusto".Bv! respondu min, estimata samidanino.
Koran saluton! el Hispanio. Amike, Miguelángel.



Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...