Antaŭ du jaroj okazis la terura tertremo en Japanio. Multaj el ni en la Esperanto-parolanta mondo havas geamikojn en diversaj landoj kaj, do, kiam okazas katastrofo ie en la mondo mi kredas ke ni ĉiuj sentas nin aparte tuŝitaj sciante ke samlingvanoj ie suferas.
Mi aparte memoras la matenon de 11a marto 2011 ĉar je tiu epoko la filino de mia koramiko estis loĝante en Tokio. Frue matene laŭ brita horo, oni vekis nin sciigante pri la tertremo kaj dum ja kelkaj horoj ni ne sciis precize kio okazis aŭ fakte, ĉu la ĉefurbo japana estis tuŝita.
Iom post iom ni lernis ke fakte la parto de japanio plej tuŝita pro la tertremo kaj cunamo estis iom for de Tokio. La filino estis sana kaj sekura. Tamen ni ankaŭ rapide eksciis la skalon de la tragedio kaj ŝokiĝis kaj tristiĝis dum la sekvantaj tagoj spekti la terurajn bildojn je niaj televidekranoj.
Nesciata ekster nia familio, tamen, estas rakonteto kiun mi ankaŭ memoras kun dankemo. En la horoj post la okazaĵo mi komencis ricevi mesaĝojn per Tvitero, Fejsbuko, retmesaĝo ktp de Esperanto-parolantoj en kaj apud Tokio kiu sciis (pro mencio en miaj antaŭaj blogaĵoj) ke la filino estis loĝanta en Japanio: ĉu ŝi timas, ĉu ni volas ke ili iru kaj prizorgu ŝin, ĉu ŝi havas suffice da manĝaĵo, ĉu ŝi sentas sin sola kaj volas esti kun ilia familio…
Kiom ni estis kortuŝitaj, scii ke en fora lando, meze de nacia tragedio, oni prenis la tempon pensi pri fremdulino kiu eble timis kaj sentis sin sola. Neniam ni forgesos tion.
Geamikoj en Japanio – hodiaŭ ni ankaŭ memoras tiujn kiuj perdis la vivon en la tertremo kaj cunamo; tiujn kiuj restas senhejmaj; tiujn kiuj strebadis kaj ankoraŭ strebadas helpi la domaĝitojn.
La angla poeto John Donne [pr. Ĝon Dan verkis poemon kiu enhavas la sekvajn liniojn: "Neniu homo estas insulo… La morto de ĉiu homo malgrandigas min. Ĉar mi implikiĝas en la homaro."
Kune, ni hodiaŭ memoru.
No comments:
Post a Comment