Pages

11/03/2013

Tohoku - Memore

Antaŭ du jaroj okazis la terura tertremo en Japanio. Multaj el ni en la Esperanto-parolanta mondo havas geamikojn en diversaj landoj kaj, do, kiam okazas katastrofo ie en la mondo mi kredas ke ni ĉiuj sentas nin aparte tuŝitaj sciante ke samlingvanoj ie suferas.

Mi aparte memoras la matenon de 11a marto 2011 ĉar je tiu epoko la filino de mia koramiko estis loĝante en Tokio. Frue matene laŭ brita horo, oni vekis nin sciigante pri la tertremo kaj dum ja kelkaj horoj ni ne sciis precize kio okazis aŭ fakte, ĉu la ĉefurbo japana estis tuŝita. Iom post iom ni lernis ke fakte la parto de japanio plej tuŝita pro la tertremo kaj cunamo estis iom for de Tokio. La filino estis sana kaj sekura. Tamen ni ankaŭ rapide eksciis la skalon de la tragedio kaj ŝokiĝis kaj tristiĝis dum la sekvantaj tagoj spekti la terurajn bildojn je niaj televidekranoj.

 Nesciata ekster nia familio, tamen, estas rakonteto kiun mi ankaŭ memoras kun dankemo. En la horoj post la okazaĵo mi komencis ricevi mesaĝojn per Tvitero, Fejsbuko, retmesaĝo ktp de Esperanto-parolantoj en kaj apud Tokio kiu sciis (pro mencio en miaj antaŭaj blogaĵoj) ke la filino estis loĝanta en Japanio: ĉu ŝi timas, ĉu ni volas ke ili iru kaj prizorgu ŝin, ĉu ŝi havas suffice da manĝaĵo, ĉu ŝi sentas sin sola kaj volas esti kun ilia familio… Kiom ni estis kortuŝitaj, scii ke en fora lando, meze de nacia tragedio, oni prenis la tempon pensi pri fremdulino kiu eble timis kaj sentis sin sola. Neniam ni forgesos tion.

Geamikoj en Japanio – hodiaŭ ni ankaŭ memoras tiujn kiuj perdis la vivon en la tertremo kaj cunamo; tiujn kiuj restas senhejmaj; tiujn kiuj strebadis kaj ankoraŭ strebadas helpi la domaĝitojn.

La angla poeto John Donne [pr. Ĝon Dan verkis poemon kiu enhavas la sekvajn liniojn: "Neniu homo estas insulo… La morto de ĉiu homo malgrandigas min. Ĉar mi implikiĝas en la homaro."

Kune, ni hodiaŭ memoru.

06/03/2013

Pri Avĉjo Fred

Hieraŭ mi verkis iom pri mia avo, Fred Eason [fred ison] kaj pri liaj spertoj dum la unua mondmilito. Jen lia foto, farita antaŭ lia foriro al la milito frue en 1915. Li havis 24 jarojn.

Mia avo en 1915
Fakte mi neniam konis mian avon. Li mortis, 64 jaraĝa longe antaŭ mia naskiĝo.  Ŝajnas al mi, tamen, ke li estis tre interesa viro.

Li naskiĝis en la jaro 1890 en domo nur 250 metroj de kie mi nun loĝas. Lia patro estis de la graflando Somerset en Sudokcidenta Anglio kaj lia patrino de la urbo Newcastle en Nordorienta Anglio. Ambaŭ gepatroj venis al Kardifo en antaŭaj jardekoj ĉar je tiu epoko la urbo prosperis kaj facile troveblis laboro.

Mia praavo estis profesia ĝardenisto kaj li uzis siajn kontaktojn kiuj ankoraŭ kreskigis legomojn kaj florojn por krei sian propran butikon vendante tiujn produktojn. Mia praavino helpis en la vendejo kaj mia avo naskiĝis en ilia malgranda apartamento super la butiko.

Mia avo estis preskaŭ tute memedukita.  Li forlasis la lernejon je la aĝo de 11 jaroj, kiel ĉiuj aliaj infanoj en malriĉa kvartalo de la urbo kaj eklaboris en la butiko. Tamen li daŭre legadis kaj pruntis librojn el la publika lernejo. Rapide kreskiĝis lia intereso pri scienco kaj tekniko kaj finfine li persvadis lokan forĝiston dungi lin kiel metilernanto.  

Ne tiom interesis lin la tradicia forĝado, tamen. Li rapide konstatis ke estus posteno por tiuj kiuj scipovis labori kun fero en la rapide kreskanta ŝipkonstruada industrio ĉe la Kardifa haveno.  Kaj fakte, dum lia tuta vivo, krom dum la militaj jaroj, li ja laboris en la havena kvartalo kiel ŝipforĝisto.

Ĉehejme mi ankoraŭ havas lian kajeron en kiu li kalkulis kiel hejti diversajn metalojn por krei ŝip-partojn kune kun teknikaj libroj, ĉiuj enhavante liajn krajonajn notojn.

Kvankam li laboris dum sia tuta vivo en la haveno, li timis la maron. Kiam lia filo, mia patro, foriris al la mararmeo dum la dua mondmilito, li ordonis lin neniam subferdekiĝi - promeson kiun mi supozas ke mia patro ne povis plenumi...
Miaj geavoj dum la fruaj 1950aj jaroj
Mi ne konis mian avon, sed lia influo estas ĉie en mia domo. En la subŝtupara ŝranko ankoraŭ troviĝas kelkaj el liaj iloj, en la kuiriejo estas la bakŝtono kiun li faris el fero kaj sur kiu mi kuiras tradiciajn kimrajn kukojn, en la librobretaro troviĝas multaj el liaj libroj.  Super ĉio, kiam ajn mi stresiĝas pro farendaj taskoj, mi memoras ke mia onklino ĉiam klarigis al mi ke en similaj cirkonstancoj Avĉjo kutimis diri - "ne maltrankviliĝu - se vi ne povos fini la taskon hodiaŭ, morgaŭ estos nova tago - nenio estas tiom grava ke necesas stresiĝi pri ĝi."  Saĝa viro, ĉu ne?

05/03/2013

Interesa poŝtkarto

Dum la unua mondmilito, mia avo estis alvokita al la brita armeo kaj batalis en Francio.  Komence de septembro en 1915, li estis vundita. Li estis laborante en fosaĵo en la kampoj de norda Francio kiam kuglo frapis lin en la brusto kaj vundis lin.

Oni sendis lin al la brita armea hospitalo kiu troviĝis ĉe Étretat apud la maro en  Francio.  Post kelksemajna ripozo tie, oni resendis lin batali en la fosaĵoj. Jen la poŝtkarto kiun li sendis al mia avino por diri al ŝi ke li estis resendota al la batalfronto:



Sendube la foto sur la poŝtkarto datiĝis de antaŭ la milito.  La kostumoj de la homoj sur la plaĝo estas tre interesaj. Aparte interesas min la knabinetoj kiuj banetas sin en la maro ĉe la maldekstra flanko de la bildo - rigardu la vestaĵojn!  Pezajn nigrajn robojn kaj ĉapelojn ili portas.

Je la alia flanko de la poŝtkarto, mia avo skribis mesaĝon al la edzino.  Estas interese por mi ĉar je tiu punkto en 1915, mia avino loĝis ĉe la familia domo kie mi nun ankaŭ loĝas. En la superdekstra angulo oni vidas la subskribon de la komandanta oficiro kiu kontrolis la skribitan mesaĝon antaŭ forsendo.



La mesaĝo sur la karto:

"Kara Nance [pr. 'Nans' - mia avinjo nomiĝis 'Anne' - ofte oni uzis la alnomon Nance anstataŭ la pli formala Anne]
Jen poŝtkarto por informi vin ke mi foriros de la Bazo [kie troviĝis la armea hospitalo], do vi povas vidi ke iu ŝanco ke mi venos hejmen forflugis, sed mia karulino, ne malfeliĉu ĉar oni ne ĉiam havas elekton en la armeo.  Karulino ne reskribu al mi ĝis vi aŭdos de mi.  Do karulin' mi adiaŭas vin por la momento. Mi ankoraŭ estas via amanta edzo Fred [lia nomo estis Frederick aŭ Frederiko]. Kara mia, mi esperas ke vi kaj la bebo bone fartas."

La bebo estis ilia unua bebo, mia onklino.  Feliĉe kvankam mia avo estis resendita tuj al la batalfronto, li finfine revenis hejmen en 1919 post preskaŭ 4 jaroj en la armeo kiam li konatiĝis kun lia filineto por la unua fojo.

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...