Hodiaŭ mi estis trarigardante la fotojn kiujn mi faris dum mia vizito al Parizo en Aŭgusto. Mi subite konstatis ke en multaj fotoj mi estis manĝante/trinkante :) (Tion oni devas fari en Francio, ĉu ne?) Mi ne montros al vi ĉiujn (mi hontus) sed jen kelkaj:
 |
Abrikota Torto ĉe la restoracio L'Ephémère, Rue de Maine |
 |
Glaciaĵo ĉe la somera plaĝo apud la rivero Seine (nur unu estis por mi :)) |
Kvankam multe plaĉas al mi franca vino, en Parizo oni ankaŭ povas provi multajn bierojn el diversaj landoj:
 |
Belga 'Stefanus' biero |
 |
Pasifrukta biero ĉe Au Bureau en Vincennes |
Do, vi vidas ke mi ne malsatis nek soifis dum mia ferio! La venontan fojon mi montros al vi pli 'tradiciajn' ferian fotojn.
4 comments:
Ĉu la pasifrukta biero havis bonan guston? Kaj mi ne tutcertas ĉu aŭ ne mi vin kredas pri la glaciaĵoj … =)
Jes, la pasifrukta biero estis bonega - ne tro sukera, sed ja frukta. Perfekta por varma tago! Nu... pri la glaciajxoj... oficiale unu estis por mia koramiko sed por esti honestas mi ja gustumis tiun ankaux...
Post a Comment