Pages

19/07/2012

Mirakloj, pluvo kaj ĉokoladaj biskvitoj...

Do, jes - mi scias ke iuj el vi atendas novan epizodon en la rakonto pri la dom-riparistoj. Jen ĝisdatigo...

Demando: Ĉu la promesita mirakla re-apero de la dom-riparistoj ja realiĝis?

Respondo: JES!! Mirakle, lundon matenon je la 8-a alvenis la dom-riparistoj. Ili absolute pretendis ke tio neniel rilatis al la fakto ke la ĉefo de la kompanio intencis alveni je 8.15 atm por kontroli la laboron faritan. KAJ ili laboris ĝis la 15-a!!!  Tio estas 7 horoj (malpli unu-hora lunĉpaŭzo kaj ja kelkaj paŭzetoj por manĝi biskvitojn).

KAJ plie, ili alvenis ankaŭ je la 8-a hieraŭ (mardo)! (La ĉefo de la kompanio decidis veni ĉiun tagon je la 
8a kaj la 16a por vidi ĉu ili estis laborantaj...)

Bedaŭrinde hodiaŭ estis preskaŭ musoneca pluvado - tute neebla por ili labori ekstere - mi ne volas dronigi la dom-riparistojn!

Demando: Ĉu mi devigis ilin manĝi la ne-ŝatatajn biskvitojn aŭ ĉu mi aĉetis por ili ĉokoladajn biskvitojn?
Malĉokolada biskvito

Respondo: Nu, lundon mi donis al ili malĉokoladajn biskvitojn. Mardon, ĉar ili estis venintaj du-foje sinsekve, mi rekompencis ilin per biskvitoj 'Bourbon'. Se ili revenos morgaŭ kaj bone laboros, mi eble subaĉetos ilin per ĉokoladaj biskvitoj - mi jam ne decidis.


'Bourbon' biskvito





Demando: Ĉu la truoj en la muro estas nun ŝtopitaj?

Respondo: JES! Restas grandega truo en la ĝardena flanko de la domo - espereble ili traktos tiun baldaŭ.

Do - ĉio progresadas malrapide.

Tamen, kiel mi diris, pluvegas hodiaŭ.  Anstataŭ dom-riparista rakonto mi havas por vi filmeton per kiu mi promenigas vin kun mi al la oficejo sub la pluvo:



2 comments:

Marcus Trawick said...

Mi sentas kvazaŭ vi kunirigis min tra malseka amuza veturo. Sed mi opinias ke vi britoj ne vere scias pri "pluvego". Ni en Florido/Usono ja scias pri tio. Dankon pro via amuza filmeto.

Eriketo said...

La problemo pri Brita pluvo estas ke estante insulo, pluvas ofte kaj senĉese :( Do povas pluvi dum 40 sinsekvaj tagoj eĉ meze de 'somero' kiu deprimigas nin :( Sed hodiaŭ la suno brilas kaj mi baldaŭ pruvos tion per foto!!!

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...