Pages

13/07/2012

La Afero de la Nevideblaj Dom-riparistoj

Kiam mi blogis antaŭ kelkaj tagoj pri mia dom-riparado, Manuel komentis "kia torturo".  Mi ja konsentis kun tiu esprimo, kvankam je tiu punkto mi estis esperante ke ĉi-foje estus malpli tortura sperto ol kutime.

Nu, nun estas vendredo kaj mi do resumi la semajnon:

Lundo

Vidu mian antaŭan afiŝon.

Mardo

La Afero de la Nevideblaj Dom-riparistoj. Ili ne alvenis dum la tuta tago.

mardo la 10a de julio 2012

Merkredo

09:20 La Dom-riparistoj reaperis.  Dom-riparisto 1 (ekde nun mallongigita al DR1 ktp) klarigis ke je mardo li havis dentodoloron kaj ne povis veni labori. Nu, mi kompatas iun kun dentodoloro, sed kial DR2 kaj DR3 ne povis veni? Respondo - ĉar estas DR1 kiu veturigas la kamionon.

Mi: Ĉu DR2 kaj DR3 ne povis veni per aŭtobuso? (Ĉiuj iloj ktp estis jam ĉe mia domo kie ili lasis ilin lundon).

DR1: Ne, ne, ili ne havis monerojn por la aŭtobuso.

Mi: :(

Tamen ili ja laboris ĝis preskaŭ 15.30 (kun 1-hora lunĉ-horo, kompreneble) kaj faris multajn truojn en la murojn antaŭ ol malaperi denove.

Ĵaŭdo



08:00 Denove tre kvieta, kvankam la kontrakto postulas ke la riparistoj eklaboru je la 8a.

09:00  Alvenis la domriparistaĉaro.

DR1: Ni malfruas pro la pluvo.

Mi: ???

DR1: Ni ne povas veturi kiam pluvas ĉar la glacoviŝiloj ne funkcias.

Mi: Eble vi ankaŭ devintus kune veni per la aŭtobuso.

DR1: Ho ve, ne, ni ne povas veni per la aŭtobuso pro la iloj kaj ŝtupetaro.

Mi: Eble mi ne bone komprenas, sed viaj iloj jam estas en mia domo kaj fakte vi uzas mian ŝtupetaron ĉar vi pretendas esti perdinte la vian, ĉu ne?

DR1: Jes, fakte vi absolute pravas, sed ni eble devintus aĉeti morteron kaj oni ne rajtas veturi en aŭtobuso portante morteron.

Mi: Ho bone, ĉu do vi aĉetis la morteron?

DR1: Mortero? Ne, ni ne bezonas morteron hodiaŭ.

Mi: :(

13:00 Komencis pluveti.

DR1: Pluvetas - ni do iros tagmanĝi kaj revenos poste.

13:35 Ĉesis pluvi.

Ĉu ili revenis? Divenu!

Vendredo

Vendredo la 13a de julio 2012

Vendredo la 13a de julio 2012


08:00 Telefonmesaĝo de DR1

DR1 (mesaĝe): Ho, saluton, ho, jes. Do - la veterprognozo diras ke eble pluvos ĉi-matene. Bone, do ne eblas veturi se pluvas. Eble ni venos ĉi-posttagmeze.  Bone - ĝis revido. Ho - cetera afero - ne multe plaĉas al ni tiuj biskvitoj 'Custard Cream' [kustad krim] kiujn vi aĉetis - ni preferas ĉokoladajn.

Biskvito 'Custard Cream' kiu ne plaĉas al la riparistoj :(
08:05 Mi alvokis la ĉefon de la dom-riparada kompanio.  Bedaŭrinde mi ne povas ĉi tie priskribi mian konversacion ĉar necesis uzi multajn vortojn kiuj ne taŭgas en respektinda blogo.  Laŭdire kiam mi atingos mian hejmon post la laboro ĉi-vespere mirakloj estos okazintaj kaj ĉio estos multe progresinta.

Plaĉas al mi la ideo de mirakla progreso. Mi raportos ĝustatempe pri tiu promesita miraklo.


4 comments:

kivulo said...

Bedaŭrinde ŝajnas al mi ke plejparte domriparistoj vere estas vakeroj. Fojfoje oni povas trovi iun kiu unue ŝajnas esti bona laborulo sed post kelkaj tagoj la realo de la situacio klariĝas.

Tion dirite, tre plaĉas al mi viaj rakontoj pri la domriparistoj! =) Mi apenaŭ povas kredi ilian impertinentecon rilate al la biskvitoj! 8O

Damien said...

Ni ech havis problememajn situaciojn kun konstruisto. Tiun situacio ne mirigas min.

Ni ektrovis malproblemon pro loĝi Londone !
Dankon por vian helpon.

Mayra said...

Saluton Eriketo!!

Via rakonto estas tre amuza, kaj vera. La dom-riparistoj estas malbono kiu tuŝas nin ĉiujn..

Talita said...

Tre ridinda rakonto :) kompreneble, por ni, legantoj. Mi ridis, legante pri kaprizaj reparistoj, kiuj preferas cxokoladajn biskvitojn.
Sukceson al vi kun riparo!

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...