Pages

09/07/2012

La riparisto kaj la morteraj juntoj

Dungi konstruistojn por fari laboron en sies hejmo estas ofte ĝeniga afero.  Post diversaj intervjuoj kaj inspekto-vizitoj, mi kredas ke mi trovis taŭgan firmaon por ripari la morterajn juntojn inter la ŝtonoj de mia domo.  Ĝis nun ili kondutis sin tre profesie rilate al la antaŭlaboro por la riparado, alvenis ĝustatempe kaj bone laboris (sen tro da teo-trinkado). Espereble tio daŭros.

Unu afero ĉiam amuzas min, tamen. Ĉiun fojon ke mi iam dungis konstruistojn/riparistojn, ili ĉiam agas same. Ili ne povas eviti la tenton klarigi detale al vi kio estas mala kun via domo.  Mi hejmeniris dum mia lunĉpaŭzo kaj spertis tian konversacion:

Mi: Saluton - ĉu ĉio en ordo?

Konstruisto: Ho ve - via domo estas en terure malbona stato. La morteraj juntoj disfalas.

Mi: Jes, ĝuste tial mi dungis vin, por tion ripari.

Konstruisto: Jes, estas terure malfacila laboro pro la malbona stato de la morteraj juntoj.

Mi: Tial mi dungis vin, profesiulon, por tion ripari, ĉu ne.

Konstruisto: Rigardu kiom malbona estas la stato de la morteraj juntoj inter la ŝtonoj.

Mi: Jes, mi scias.  Pro tio vi estas dungita...

....

Mi demandas min ĉu mi povus konversacii same kun la klientoj kiuj dungas min traduki iliajn dokumentojn? Imaga konversacio:

Mi: Ĉi tiu dokumento estas en la franca

Kliento: Tial mi pagas vin traduki ĝin en la anglan

Mi: Sed, ve! Estas tre malfacila ĉar vere ĉio estas en la franca.

Kliento: Jes, kaj mi ne scipovas la francon do dungas vin traduki ĝin.

Mi: Sed rigardu kiom da vortoj en la dokumento estas en la franca!

Kliento: Jes, mi scias. Pro tio vi estas dungita...


Ho ve! Certe mi freneziĝas nun.

4 comments:

Manuel said...

Ja...kia torturo fari riparojn kaj renovigojn hejme!!! kaj krome vi scias kiam ili komencas sed ne kiam ili finos :-(

Eriketo said...

Jes, vi pravas. Kaj nia vetero estas aĉa do eble tio ankaŭ plilongigos la torturon. Sed mi vere ĝojos poste kiam ĉio estas riparita kaj mi estos en paco (kvankam senmona;))

Anonymous said...

La konversacio kun la riparistoj estas tre amuza. Legante ĝin, ial mi imagas la riparistojn kun kimra parolmaniero. Eble la konversacio iel pensigas min pri la muzikistoj en "Decline and fall" (de Evelyn Waugh). Ĉu estas malĝentile demandi, ĉu tiuj uloj finis iujn frazojn per la vortoj "look you"? :-)

Eriketo said...

Nu, fakte oni tre malofte aŭdas tiun esprimon 'look you' (rigardu vi), se ĝi iam vere ekzistis. Tamen la riparisto havas tre fortan Kardifan akcenton kaj ofte uzas la esprimon 'innit' ("isn't it" - "ĉu ne") ĉe la fino de la frazon. Ekz. "mi iros tagmanĝi 'innit'" ktp... :)

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...