Por eskapi de la kimra pluvo, mi montru al vi pli da fotoj kiujn mi faris dum mia vojaĝo al suda Francio. Aldone al la lokoj en Cannes [kan] konataj pro la film-festivalo, estas ankaŭ aliaj vidindaĵoj en la urbo. Kiel en multaj francaj urboj estas loko kie oni povas ludi petankon:
Sur monteto troviĝas la malnova parto de la urbo:
Bonega desegnaĵo sur la muro de konstruaĵo (restoracio):
La preĝejo en la malnova urbo Suquet [suke] (Église Notre-Dame-de-l’Espérance - La Preĝejo de Nia Damo de la Espero):
Bela vojeto en la malnova urbo:
De la malnova urbo oni havis belan panoramon sur la ĉirkaŭaĵo:
No comments:
Post a Comment