Pages

18/06/2012

Ventimilja en Italio

La itala urbo Ventimiglia [ventimilja] troviĝas apud la landlimo inter Italio kaj Francio. Tial, kiam mi ferias de tempo al tempo ĉe Nico en Francio mi foje trafas vagonaron al Ventimiglia por viziti la grandan vendredan merkaton tie (kiel centoj da aliaj turistoj).

Mi ĉiam volis, tamen, iom pli esplori la urbon ol simple butikumadi ĉe la merkato, do antaŭ kelkaj semajnoj kiam mi troviĝis denove ĉe Ventimiglia, mi kaj mia koramiko forlasis la merkatejon kaj grimpis laŭ la krutaj deklivoj per mallarĝaj stratetoj al la malnova urbo.



En la malnova urbo troviĝas romanikan katedralon, kiun oni kredas estis konstruata ĉe la loko de antikva romiana templo.



Multe plaĉas al mi la rondarkajn formojn uzitaj en romanikaj preĝejoj.



Troviĝas alia preĝejo en la antikva urbo, la Preĝejo de Sankta Mikaelo la Arkianĝelo, kiu estis konstruita en la 10a jarcento:



Ĉirkaŭ la du preĝejoj estas amaso da mallarĝaj mezepokaj stratetoj:






Eĉ eblas dormi!


Sanktejo sur la muro de domo en la antikva urbo:

 



Kvankam Ventimiglia ne estas tre bonkonata aŭ granda urbo, vere valoras la penon viziti ĝin se iam vi havos la oportunon.

No comments:

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...