Pages

15/06/2012

lerneja manĝaĵo

Dum longa tempo oni komencas konsterniĝi pri la malbonaj manĝaĵoj kiujn infanoj manĝas en la lernejo. Diversaj konataj kuiristoj klopodis atentigi la publikon pri la sukero/graso-plenaj manĝaĵoj kaj pri la neceso lobii konsilantojn kaj parlamentanojn por ŝanĝi tion.

Ŝajne tio komencis ŝanĝiĝi en diversaj regionoj.

Lastatempe mi aŭdis pri blogo verkita de lernejano en elementa lernejo en Skotlando, nomita 'Veg' (Legom'). Ĉiun tagon ŝi fotos ŝian tagmanĝon en la lernejo kaj enblogigis ĝin.  Fakte, la fotoj ne estas tre kuraĝigaj.  Samtempe ŝi enspezis monon por bonfara asocio kiu laboras nutri lernejanojn en malriĉaj landoj.

Post iom da tempo, aliaj lernejanoj el diversaj landoj komencis sendi al ŝi fotojn de iliaj tagmanĝoj.  Plejparte la malsimileco ŝokas! En la tutmondaj fotoj ni vidas ke oni alie manĝigas multe pli da legomoj, fruktoj kaj ne procezita manĝaĵo al la gejunuloj.

Ĉi-matene estis artikolo en la nacia ĵurnalaro. La loka konsilantaro kiu administras la lernejon de Legom' ne plu permasas al ŝi foti la manĝaĵon, kvankam la lernejo mem estis permesinte tion.

Povas esti bonaj kialoj kial ili faris tiun decidon. Mi, cinikulo, tamen scivolas ĉu ili ja estus malpermesinte la fotadon se la britaj manĝaĵon ne estus tiom malagrablaj.

Eĉ se vi ne scipovas la anglan, valoras la penon trafoliumi la fotojn ĉe la blogo mem: http://neverseconds.blogspot.co.uk/


2 comments:

zooplah said...

Espereble via suspektemo estas malprava kaj britujaj infanoj plu ricevos pli sanigajn, malpli dikigajn manĝojn. Almenaŭ la parlamentanoj en Britujo zorgas. En Usono neantaŭlonga decido fare de la parlamento devigas, ke lernejoj konsideru picon legomo.

Eriketo said...

Post 24 horoj, la konsilantaro maligis sian decidon kaj la infano re-rajtos foti ŝiajn tagmanĝojn. Sendube la tutmonda intereso pri la afero instigis la novan decidon. Estos interese vidi kio okazos nun.

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...