Pages

04/01/2012

novaj sportŝuoj

Hieraŭ mi provis miajn novajn sportŝuojn. Portante ilin mi kuris kvin kilometrojn kaj ili multege plaĉas al mi.

Antaŭ kelkaj monatoj kiam mi unue aŭdis pri la novaj ŝuoj de la firmao Brooks mi interesiĝis ĉar tiuj kiuj jam estis provintaj ilin tiom entuziasmis.

La ŝuoj havas iom malpli da kusenado ol tradiciaj ŝuoj por kurado. Tial, laŭdire, ili devigas la kuranto pli korekte kuri, paŝante sur la antaŭplando de la piedo anstataŭ sur la kalkano.

Mi certe havas la impreson ke mi kuras pli 'malpeze' portante la novajn ŝuojn. Fakte la ŝuoj mem estas tre malpezaj. Ankaŭ plaĉas al mi ke ili estas mallarĝaj, ĉar mi havas tre mallarĝajn piedojn.

Sola malavantaĝo? La kosto, kiu estis £90 britaj pundoj. Sed mi uzis monon kiun oni donacis al mi por Kristnasko kaj, ĉar mi kuras po 3 foje semajne, minimume, mi kredas ke mi bone elspezis la monon.

2 comments:

::júbilo::haku:: said...

mi scias nenio pri sportŝuoj... sed certe estas belaj

Razeno said...

Kara,
Saluton el Nepalo.
Mi gratulas vin por via bela blogo en Esperanto. Mi kredas ke ni tiel povas montri al la mondo ke Esperanto vivas.

Bonvolu viziti al mia blogo: http://razeno.blogspot.com

Kore,
Razeno

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...