Pages

15/09/2011

Semajnfino en francio

Dum la semajnfino mi havis la agrablan oportunon vojaĝi al la ĉirkaŭaĵo de la franca urbo Rennes por ĉeesti la geedziĝon de miaj geamikoj tie.

Mi trafis la noktan pramŝipon de la angla urbo Portsmouth, kiu sekvanta mateno alvenis en Saint-Malo (Sankta Maklovo) en Francio.



Sabaton ni ĉeestis la geedziĝan ceremonion - unue ĉe la urbodomo (foto ĉi-sube) kaj poste en la preĝejo.



Post la ceremonio, ĉiuj forveturis al granda ejo por manĝi, festi, danci... La lasta aŭto en la procesio da aŭtoj estis la 'voiture balaie' - la balaila aŭto:



La geedziĝintoj, tamen, veturis en bela malnova aŭto de la fabrikejo Peugeot [peĵo]:



Post semajnfina restado, mi pasigis trankvilan posttagmezon kaj vesperon ĉe Saint-Malo [san malo]. Mi jam estas plurfoje vizitinta la urbon, kaj estas antaŭe bloginte pri tio. Mi tamen ne povas rezisti al la tento denove montri kelkajn fotojn kiujn mi faris tie.

La plezurhaveno:



Amuza mevo:



Unu el la plaĝoj:





Interesaj muroj:



La haveno:



Ĉielo kaj maro:



Mi trovis interesan ĉokolado-vendejon. MULTE kostis la ĉokoladaj skulptaĵoj:









Tie oni ankaŭ vendis belegajn makaronojn:





La sekvantan tagon mi forlasis francion per la matena pramŝipo:





La jena lumturo multe plaĉis al mi:



La fino de bela kaj agrabla vojaĝo.

No comments:

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...