Pages

31/08/2011

al la oriento...

Hodiaŭ estas la naskiĝtago de mia patrino (mi ne diros kiom da jaroj ŝi havas ĉar eble ŝi legos mian blogon kaj ne estos kontenta). Dum la pasinta semajnfino, do, mi vojaĝis kun mia koramiko, mia frato kaj lia koramikino al la urbo Lowestoft en orienta Anglio kie mia patrino loĝas ekde kelkaj jaroj.

Lowestoft estas la plej orienta urbo en Britio kaj en la ĉi suba foto ni estis starantaj ĉe la plej orienta pinto de la marbordo apud la Norda Maro:



Dum somero la marbordo tie estas agrabla sed dum la vintro povas esti tre malvarma kaj venta:



Apud la plej orienta punkto estas ventoturbino kiun oni nomas Gulliver [Gulivero]. Je 126 metrojn alte estis la plej alta ventoturbino en Britio kiam ĝi estis konstruita:



Ni marŝadis laŭ la marbordo, sed venis ŝtormo kaj ni devis kuri rifuĝi de la pluvo:



Post la ŝtormo, tamen, la lumo estis bela kaj la maro tre arĝentaspekta:



Ĉe Lowestoft estas interesa haveneto:







Historie la industrio de la urbo estis fiŝkaptado. Ankoraŭ estas fiŝistoj tie:



Pro la naskiĝtago de mia patrino ni manĝis bonegan manĝaĵon en restoracio. Mi ne kuraĝas montri la fotojn, tamen, ĉar miaj familianoj malkontentus pro tio. Mi montru, do, nur la ĉi-suban foton (la mano apartenas al mia frato :)):



La sekvanta tago la vetero estis pli varme kaj sune do ni vagadis laŭ la strando:





Mi vadetis en la malvarma Norda Maro!:



Samtempe mia frato faris sabloskulptaĵojn:



Jen(laŭdire) skulptaĵo de Durdle Door [durdel dor] kaj Lulworth [lulŭort] en suda Anglio:



Post tiom da amuzado ĉe la plaĝo ni iris al teĝardeno por trinki teon kaj manĝi fromaĝajn skonojn:



En la domo de mia patrino ni tiam manĝis festan kukon. Estas ankaŭ la 75-a naskiĝtago de ŝia pluŝurso 'Teĉjo':


1 comment:

Esperanto, internacia lingvo de libereco...! said...

Ha, bonege, Eriketo! ...iam ankaŭ mi havis la ŝancon koni Brition kaj la Nordan Maron, tre venteman kaj tempesteman.Bone ke ni povas pli koni la tutan mondon danke al niaj GeSamideanoj: La mondo povus esti nia paradiso, se ne ekzistus tiom da militoj, malamo kaj senpunaj krimuloj (ĉefe politikistoj!)... Tamen ni revas ke pere de nia homarana esperantistmo, ni iom povos helpi...

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...