Pages

14/07/2011

la imperiestro kaj imperistredzino de Japanio

Kiam ni estis travagantaj la parkon Ueno, ni vidis amaseton da homoj kiuj pacience atendis.



Ŝajnis al ni ke io estis okazonta, do ni decidis ankaŭ atendi por vidi io okazus.



Policistoj ankaŭ estis tie. Oficulo alvenis kaj alparolis la amaseton. Kvankam mi ne komprenis kion li diris, li klarigis per gestoj ke ĉiuj devas svingi la manojn.



Post iom da tempo alvenis imponaj aŭtoj:



Subite aperis aŭton kun standardo kaj la ĉeestantaro komencis furioze svingi la manojn. Estis la imperiestro kaj imperiestredzino de Japanio.


1 comment:

Anonymous said...

Kuriozajn homojn vi vidis.

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...