Pages

15/07/2011

Ĉe la kvartalo Ueno

Post nia travagado de la Parko Ueno, ni ankaŭ iomete vizitis la kvartalon apud la stacidomo. Estas tie larĝaj stratoj kun imponaj konstruaĵoj kiel oni ofte vidas en Tokio:



Sed ankaŭ troviĝas en tiu parto de la urbego la kvartalo Amejoko kun mallarĝaj stratetoj kie estis interesaj manĝaĵo-vendejoj:



kaj sanktejo:



Eblas aĉeti multajn diversajn specojn da sekigita fiŝo:





Ankaŭ refreŝigan frukton oni povas aĉeti por tuj manĝi:



En la zoo ĉe Ueno estas granda pando kaj oni vidas ĉie memoraĵoj pri tio. Ĉe la enirejo al amuzejo, la jena ludilo amuzegis min:

No comments:

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...