Pages

07/07/2011

En Tokio

Dum jaroj mi havis la deziron viziti Japanion kaj finfine antaŭ kelkaj semajnoj mi sukcesis pasigi 10 tagojn en Tokio.

Ne eblas rakonti ĉion kion mi spertis dum mia belega kaj mirinda vojaĝo, sed kelkajn fotojn mi montros ĉi tie.

Per aviadilo mi atingis la flughavenon Narita frumatene kaj trafis aŭtobuson al Tokio. Jen mia unua ekvido de la urbego:



Mi vojaĝis tuj al la kvartalo Ŝinjuku kie troviĝis mia hotelo. Estas tre interesa kaj vibra kvartalo:







Mi lasis mian valizon ĉe la hotelo kaj iris kun geamikoj esplori Ŝin-Okubo-n kiu estas Koreia kvartalo de Tokio.



Lunĉon ni manĝis ĉe interesa restoracio da nudeloj. Oni elektas la deziratan manĝaĵon kaj pagas per maŝino:


Poste alvenas bongustega manĝaĵo el la kuirejo kiun oni povas ĝui:

3 comments:

::júbilo::haku:: said...

dankon pro diskonigi viajn bildojn de la vojaĝo!

Anonymous said...

Estus bone, ke vizitus la urbojn Kioto-n kaj Nara-n.

Eriketo said...

Jes, ĉi-foje mi ne havis longan liberpermeson de mia laborejo kaj havis apartan kialon estis en Tokio mem, sed estontece mi esperas pli multe vojaĝi al aliaj urboj/regionoj.

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...