Pages

08/07/2011

Tokio: en Haraĝuku

Mia dua tago en Tokio komenciĝis per vizito al la konata kvartalo Haraĝuku. Tie, dimanĉon, promenas gejunuloj kiuj sin vestas laŭ 'kostuma ludado'.



Multaj homoj promenadis laŭ la stratoj kie troviĝas butikoj diversaj, aparte kun vestaĵoj:



Plaĉegis al mi la bongustegaj krespoj en Tokio. Oni elektas per rigardo al plastikaj ŝablonoj kaj poste povas mendi:



Plaĉis al mi aparte la krespoj kun glaciaĵo kaj kustardo :)







Oni povus unue supozi ke la vestaĵoj en ĉi tiu butiko estas por infanoj:



Sed oni subite konstatas ke fakte estas butiko da vestaĵoj por hundoj!:

No comments:

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...