Pages

27/07/2011

Kiel kuiri okonomijaki-on

Tepanjaki (鉄板焼き) estas Japana kuirmetodo uzante platan paton. La vorto tepan (鉄板) signifas feran paton.

Mi iris al restoracio kie per tepanjaki oni mem kuiras sian okonomijaki-on. Okonomijaki estas tipo de japana krespo.

Jen, unue, la instrukcio:



Unue oni preparas la miksaĵon:



Poste oni verŝas oleon sur la paton:



Oni verŝas la miksaĵon:



Kaj faras rondan krespon:



Oni metas kovrilon sur la krespon:



Kaj oni atendas kvar minutojn:



Oni kuiras ambaŭ flankojn ĝis ore bruna:



Tiam oni garnas per saŭco kaj herboj:



Preta por manĝi. Pensante pri la bongusto mi malsategas!

1 comment:

fotono said...

Tre bone kuirita, ĝi ŝajnas. Bonan apetiton!

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...