Dum mia vizito al Tokio mi havis la oportunon ankaŭ viziti la Esperantan grupon Rondo Korno kiu renkontiĝas ĉe la Esperanto-domo en Tokio. Mi iom paroladis pri Kimrio kaj prezentis al la grupo Kimran standardon nome de la grupo
Esperanto en Kardifo.

Post la kunveno ni manĝis tre bongustan ĉinan manĝon kune kaj mi ricevis plej belegan donacon - belegaj japanaj tetasoj.
No comments:
Post a Comment