Pages

10/06/2011

Oficiala malfermigo de la Kimra Asemblea Sesio

Okazis, pasintan mardon, la oficiala malfermigo de la nova sesio de la Nacia Asembleo por Kimrio. Post voĉdonado komence de majo, la Reĝino venis al Kardifo oficiale komencigi la sesion.

Regulaj legantaj miaj scias ke mi tute ne estas monarĥisto kaj kutime ne interesiĝas pri tiuj aristokrataj okazaĵoj.

Ĉi-somere, tamen, franca studento loĝas ĉe mi por plibonigi sian scipovon de la angla lingvo. Tial, ni decidis kune iri al la marborda kvartalo de la urbo, kie troviĝas la Asembleo, por vidi la ceremonion.

Kompreneble, ni ne rajtis eniri la Asembleon pro la ĉeesto de la Reĝino, sed staris ekstere. Mia franca amiko faris kelkajn fotojn, kiujn mi inkluzivas ĉi tie por tiuj kiuj interesiĝas.

Jen oni atendis la alvenon de la Reĝino:


La Reĝa Standardo (la flago sube kaj maldekstre) nur flugas kiam la monarĥo ĉeestas. La aliaj flagoj estas tiuj de Kimrio, la Unuiĝinta Reĝlando kaj la Eŭropa Unio.


La Reĝino forlasas la Asemblean konstruaĵon post la ceremonio:


1 comment:

Eléonore said...

Mi jxaluzas mian fraton :
mi neniam vidis la regxino reale !

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...