Pages

03/06/2011

Dum-milita amikeco

Antaŭ kelkaj semajnoj mi priskribis la vojaĝon de mia Onklo Jaĉjo trans la Arktan Cirklon dum lia militservado okaze de la dua mondmilito. (La foto ĉi-maldekstre montras lin antaŭ la milito)

La ceremonieton kiun mi estas priskribinta estis, kompreneble, neserioza ceremonieto por iom gardi pactempajn tradiciojn dum milita periodo.

Fakte, malpli ol du monatoj post tiu okazaĵo, la ŝipo sur kiu estis Onklo Jaĉjo (la ŝipo HMS Jamaica [Ŝipo de Lia Reĝa Moŝto, Jamajko]) ja spertis, ne por la unua fojo, la vera vizaĝo de la milito.

La 27an de decembro 1943, okazis granda marbatalo inter britaj militŝipoj kaj la germana militŝipo Scharnhorst [ŝarnhorst]. Militante en la Batalo de la Norda Terkapo estis la ŝipo Jamajko kaj estis la Jamajko kiu finfine sinkigis la Ŝarnhorston per torpedo.

El la 1,968 maristoj sur la Ŝarnhorsto, nur 36 ne mortis en la batalo aŭ posta ŝipsinkiĝo. Tiuj pluvivantaj maristoj estis savitaj fare de la maristoj de la Jamajko.

Sube estas poŝtkarto subskribita de la savitaj maristoj:


Dum la sekvantaj tagoj mia Onklo Jaĉjo konatiĝis kun kelkaj el la savitaj maristoj. Li estis lerninta la germanan en la lernejo, do povis kunbabiladi. Li aparte amikiĝis kun unu el la germanaj maristoj, kies nomon mi ne plu konas. Li estis trovinte ke ili ambaŭ havis similan vivon antaŭ la milito; ambaŭ havis la saman aĝon kaj similajn familiajn cirkonstancojn. Ambaŭ estis senditaj fari devigan militservon en la mararmeoj de iliaj landoj je la komenco de la dua mondmilito.

La du amikoj interŝanĝis ĉapelrubandoj - tial mi eĉ hodiaŭ havas germanan maristan ĉapelrubandon de la 1940aj jaroj. Dum multaj jaroj post la fino de la milito ili interŝanĝis kristnaskajn bondezirkartojn kaj foje skribis unu al la alia, kvankam ili neniam plu estis renkontiĝintaj.






Kuraĝigas min ke dum tiu terura milito, en tre malgajaj cirkonstancoj, du junuloj sukcesis babiladi unu kun la alia kiel amikoj kaj trovis ke iliaj vivoj, pensoj, opinioj estis simple tiuj de homoj kaj ne de malamikoj.

Sube la Brita ŝipo Jamajko ĉe la Norda Terkapo (norda pinto de Norvegio) en decembro 1943:

No comments:

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...