Pages

19/05/2011

Per trajno kun ĉevaleto

Hieraŭ aperis stranga novaĵero en Kimrio.

Pasintan sabaton, viro provis entrajniĝi ĉe la stacidomo Wrexham [wreksham] kun ĉevaleto por fari vojaĝon en norda Kimrio. La konduktoro malpermesis ke ili eniru la trajnon, do la viro reiris al la bileto-vendejo kie li petis du biletojn - unu por li kaj la alia por la besto.

Oni, tamen, devis klarigi al li ke nek ĉevaloj, nek ĉevaletoj rajtas vojaĝi per trajno ĉar estas danĝera por la besto kaj por la homaj vojaĝantoj.

Oni ankaŭ hodiaŭ raportas ke la viro kaj ĉevaleto vizitis la hospitalon en la sama urbo, kie la viro petis ke kuracisto flegu la beston, kaj ke poste ili estis vidataj en trinkejo. Oni diras ke la viro estas nomado, eble de Irlando. Oficuloj de la Reĝa Societo kontraŭ krueleco rilate al bestoj nun serĉas la paron por certigi ke ambaŭ bonsanas.

Eblas vidi fotojn ĉi tie kaj ĉi tie.

Certe ne estas kutima okazaĵo en la kimra vagonara sistemo.

No comments:

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...