Pages

05/05/2011

Vizito al Nico

La pasinta semajnfino estis 'longa semajnfino' en Britio. Ni havis libertagon vendredon la 29an de aprilo pro tiu brita 'princa' geedziĝo, kaj ni havis libertagon lundon pro la 1a de majo.

Ĉar mi tute ne estas monarĥisto, kaj estis tediĝanta pro la senĉesa obsedado pri la afero, mi decidis fuĝi al francio kaj pasigis kelkajn tre agrablajn tagojn ĉe Nico.

De la kastela monteto estas bela panoramo:














Kiam mi poste revenis al la strando, mi rimarkis viron kiu ludis tamburaron en kamioneto:



Vendredan matenon mi vizitis la bazaron:



Ne eblis aĉeti la belajn florojn...



Sed iom da manĝaĵo por tagmanĝo mi ja aĉetis.





Mi piknikis sur la plaĝo kaj poste banis miajn piedojn en la maro

2 comments:

Todeskaefer said...

Mi ne ŝatas la reĝan familion ankaŭ. Mi pensas ke ni forlasu ĝin kanade. La princo Vilhelmo kaj la nova edzino venos ĉi tie somere. Dum ilia tempo ĉi tie, nia ĉefministro insertos sian langon firme en iliaj pugtruoj. Mortigu min nun

Eriketo said...

Hmm. Jes, mi kompatas vin pro tiu vizito. Fuĝi estas la sola solvo.

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...