Hieraŭ la suno bele brilis kiam membroj de
Esperanto en Kardifo transiris la limon inter Anglio kaj Kimrio kaj ekskursis al la urbo
Bristolo. Nia renkontiĝa loko estis la trinkejo/restoracio Zero Degrees kie ni provis mangan bieron kaj bone tagmanĝis.

Dum jardekoj ĉiam ekzistis forta ligoj inter Esperanto-parolantoj en suda Kimrio kaj en Sud-okcidenta Anglio, ĉar facile eblas vojaĝi inter la du regionoj. Ĉe la hieraŭa renkontiĝo estis enloĝantoj de la urboj
Cardiff,
Newport,
Bristol kaj
Bath.

Estas multaj interesaj konstruaĵoj en la urbo, ofte farbitaj per diversaj koloroj.

Post la tagmanĝo, ni promenadis tra Bristolo kaj, kompreneble faris fotojn. Interesa almozulejo:

Eblas promenadi laŭ la kajoj ĉe la haveno:

Ni vidis anason kun anasidoj:

La Brita politikisto Samuel Plimsoll naskiĝis en Bristolo. Li estas batalanto por pli bonaj kondiĉoj por maristoj kaj kreis la
linion Plimsoll.

La ŝipo
S S Great Britain [Vaporŝipo Granda Britio].

La preĝejo
St Mary Redcliffe [sankta maria ĉe Redclif] estas unu el la plej imponaj preĝejoj (ne katedralo) en Britio:

Do, estis tre ĝuebla kaj agrabla tago kaj ni esperas denove havi oportunojn kune ekskursi dum la somero.
1 comment:
Vi logxas in tre interesa urbo, samideanoj.
Post a Comment