Pages

12/05/2011

Trans la Arktan Cirklon en 1943

Unu el la fratoj de mia patro estis maristo. Tre bedaŭrinde mi neniam konis tiun onklon mian - li mortis nur kelkaj monatoj antaŭ mia naskiĝo. Mi sentas, tamen, ke mi bone konas lin. Mi ofte aŭskultas rakontojn pri li de miaj miaj geonkloj kaj de miaj pli aĝaj gekuzoj.



Mi ankaŭ heredis fotojn kaj paperaĵojn kiu estis apartenintaj al Onklo Jaĉjo inkluzive la ĉi-suban dokumenton.



Dum la dua mondmilito, la ŝipo sur kiu Onklo Jaĉjo deĵoris transiris la Arktan Cirklon. Kaj, kiel vi eble scias, kiam ŝipo transiras gravan linion de latitudo aŭ longitudo, okazas festo kaj ceremonio por tiuj maristoj kiuj unuafoje transiras tiun linion.

Eĉ en la jaro 1943 kiam estis okazanta mondmilito, estis ceremonieto, kie mia onklo ricevis la ĉi-supran atestilon. La traduko estas jene:

PROKLAMO

Al ĉiuj maristoj, kie ajn vi troviĝas, bondezirojn:

Sciu, ĉiuj, ke Maristo Eason [Ison], la 31an de Oktobro 1943, aperis en la plej Nordaj landoj de mia Regno, per la ŝipo HMS Jamaica [Ŝipo de Lia Reĝa Moŝto, Jamajko] ĉe la latitudo 66º 33' norde kaj la longitudo 13º 20' okcidente, vojaĝante al la malluma kaj frosta senenhaveco ĉe la Lando de la Meznokta Suno.

Kun mia reĝa permeso li envenis ĉi tiun timigan lokon transirinte la Arktan Cirklon.

Pro tio, mi, Neptunus Rex [la Reĝo Neptuno] deklaras ke li estas lojala kaj fidinda Blunazulo kaj mi ordonas ke ĉiuj glacimontoj, arktaj ursoj, balenoj, narvaloj, marleonoj kaj aliaj kreaĵoj en la Frida Nordo montru al li laŭordan respektegon.

Kiu malobeos vidos mian reĝan malplezuron.

[Subskriboj]
J L Storey, Komandanto de la Ŝipo

N Rex, Reĝo de la Timiga Maro

Aurora Borealis, Reĝino en la nordaj landoj de lia Reĝa Moŝto.

2 comments:

Anonymous said...

Kia ĉarma rakonto!

Maria Sandelin, Svedujo

becxjo said...

Ege interesa. Min cxiam interesas personaj historioj de ordinaraj personoj.

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...