Antaŭ kelkaj monatoj mi serĉis ion en la sub-tegmenta spaco de mia domo. Tie mi trovis skatolon da paperaĵoj pri kiu mi estis tute forgesinta. Plejparte temis pri la arĥivoj de la Sud-Kimra Esperanto-Federacio. Oni antaŭ multaj jaroj donis ilin al mia patro por organizi kaj prizorgi (kiun li zorge faris) kaj post lia morto, mi heritis ilin.
Dum multaj jaroj la sola ebleco estis konservi kiel eble plej bone la paperaĵojn. Nun, tamen, eblas ankaŭ enretigi ilin. Tion mi iom post iom (malrapide) faras.
Mi komenciĝas per la plej malnova protokola libro, kiu datiĝas de la jaro 1928. Unue la protokoloj estis ĉiam en la angla lingvo. Post kelkaj jaroj oni komencis verki ilin en Esperanto. Por la momento, do, mi simple tajpas ĉion en la originala lingvo. Mi esperas estontece havi la tempon traduki ĉion en Esperanton.
La protokoloj estas interesaj. Ne mankis ambicio al la tiutagaj ge-esperantistoj - ili planis grandajn publicajn kampanjojn kaj senlace laboris rilate al la lingvo. Estas ankaŭ amuzaĵoj, inkluzive multe da ĝentila te-trinkado ĉe apudaj kafejoj.
Estas ankaŭ tre pensigaj elementoj - multaj el la diskutoj terure similas al tiuj kiujn oni ofte aŭdas aktuale en Esperantio. Ĉu ni nur rondiras?
Kiuj interesus legi, iru ĉe: http://esperantocardiff.wordpress.com/arhivejoarchives/
2 comments:
Mirinda kaj ege interesa peco de la historio. Dankon Eriketo!
Saluton Eriketo! Tre plaĉas al mi via blogo. Vi estas denaskulino, ĉu ne? Ĉu vi konas aliajn denaskulojn en la reto? Mi scivolemas, kaj eventuale ŝatus legi ankaŭ iliajn blogojn.
Post a Comment