Pages

13/09/2010

en kornvalo

Pasintan semajnon mi havis la oportunon viziti malnovan amikinon kiu nun loĝas en Kornvalo. Unue mi estis iom hezitema, ĉar mi ne estis vidinta ĉi tiun amikinon dum 10 jaroj. Ĉu ni ankoraŭ havus konversaciajn temojn? Ĉu ni ankoraŭ povus toleri nin?

Fakte, finfine la vizito estis tre agrabla kaj ni multege babiladis kaj konversaciadis.

Ankaŭ por mi estis interesa sperto viziti Kornvalon por la unua fojo. Kompreneble, mi faris kelkajn fotojn:


Jen la rivero ĉe la urbeto Fowey [pr. foj]

En la angla lingvo ni havas esprimon kiam pluvegas ke estas "bona vetero por anasoj". Tiun tagon estis tiom pluva ke eĉ la anasoj fuĝis al la lando el la rivero.

Dum la vespero, la pluvo finfine ĉesis kaj ni havis la oportunon viziti Harlyn Bay [pr. harlin bej].


Estas loko kie oni ŝatas ondorajdadi kaj kvankam estis krepusko estis ankoraŭ kuraĝuloj en la maro.



La sekvanta tago mi pasigis kelkajn horojn ĉe Looe [pr. lu], alia bela loko:




Kvankam estis nur 2-taga ferieto, estis agrabla enkonduko al tiu bela lando.

1 comment:

Dan said...

Ha, revidi amikojn post multaj jaroj ĉiam estas tre bona! Kaj viziti vin en alia urbo estas pli bona. ^^

Ŝata kaj bona blogo!!

Kaj belaj bildoj!

Amike, Dan
o/

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...