Pages

05/01/2010

Ĉe Twitter

Dum iom da tempo mi debatis ĉu lanĉi min en la tvitejan (Twitter) mondon. Nu, fakte, ekde jam monatoj mi tvitis/tŭitis ĉe mia labora Tvitejo, sed ne submetiĝis al la premo tion fari persone.

Unuflanke, estas facile troŝarĝiĝi da informado en la hodiaŭa mondo. Post longa tago antaŭ komputilo ĉe la oficejo, en kiu mi senĉese legas novaĵojn, informiĝas, komunikas pro mia laboro, ĉu mi vere volus tion fari ankaŭ dum mia libertempo?

Aliflanke, utilaj informoj haveblas ĉe Twitter pri diversaj hobioj/fakoj miaj: esperanto, lingvistiko, ktp. Ankaŭ mi ne ĉiam havas la tempon verki blogaĵon ĉi tie, sed almenaŭ povus trovi kelkajn liniojn (espereble interesajn) por tviti. Estas ankaŭ metodo por resti en kontakto kun geamikoj miaj trans la mondo.

Mi, do, decidis provi personan tvitejon. Iuj kiuj ŝatus legi/sekvi ĝin, iru ĉe: www.twitter.com/sprigofheather (Sprig of Heather signifas 'erikaĵo' kaj estas la nomo de mia traduk-entrepreno). Mi avertu vin ke ne ĉiuj aldonaĵoj estos esperantlingvaj, kvankam mi suspektas ke tio ja estos la plej uzata lingvo.

2 comments:

Kolonjano said...

Saluton!

En via blogero la ligilo al via peppaĝo fakte kondukas al http://eriketo.blogspot.com/2010/01/www.twitter.com/sprigofheather, kiu (kompreneble) ne ekzistas.

Tio ne malhelpis al mi eksekvi viajn pepaĵojn, sed aliaj homoj eble rezignos jam post unu malsukcesa klako ...

El frosta Rejnlando,
Kolonjano

Eriketo said...

Dankon Kolonjano - mi tre lacis kiam mi tion verkis, kaj jen la konsekvenco. Mi kontrolos!

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...