Pages

06/01/2010

Neĝo

Dum la nokto, kiel oni prognozis, neĝis. Oni rekomendis ke oni restu ĉehejme, kaj ne veturu per aŭto. Mi devis, tamen, piedmarŝi al mia oficejo por kontroli retmesaĝojn kaj redirektu telefonalvokojn al mia poŝtelefona numero. (Miaj gekolegoj loĝas longa distanco for de la oficejo, dum mi loĝas ĉe nur 1/2 km de nia laborejo). Mi profitis de la marŝado tien por fari kelkajn fotojn. Jen mia domo. Ankoraŭ neĝis - la blankaj makuloj kiujn vi vidas sur la foto estas neĝflokoj.

Mi tiam marŝis laŭ la jena vojeto:

Trans la parkon... (la konstruaĵo ĉe la horizonto estas la elementa lernejo kiun mi (antaŭ tre longe) ĉeestis. Hodiaŭ ĉiuj lernejoj en la urbo estas fermitaj pro la neĝo.


Vi vidas ke kelkaj aŭtoj estis sukcese trapasinte la jenan vojon.

Mia oficejo troviĝas en la konstruaĵo ĉe la ekstremaĵo de tiu ĉi vojo sube:

Mi faris kelkajn labortaskojn ĉe la oficejo, trinkis kafon kaj manĝis kelkaj el la ĉokoladoj kiuj restis post la festoj. Tiam mi ekmarŝis hejmen.

En apuda vendejo da konstruaĵaj materialoj oni pli frue faris neĝkonstruiston!
Denove trans la parkon:

Ekster la preĝejo en la ĉefstrato de mia kvartalo geinfanoj provis konstrui neĝhomon.

En mia ĝardeno, la ŝtona gnomo ankoraŭ ridetis:

Jen filmeto kiu montras mian ĝardenon, antaŭ 10 minutoj, kiam sufiĉe multe neĝis:

3 comments:

verdateo said...

Dum mi vivis en Swansea neniam vidis tiom da negxo. Kaj nun cxio ege similas al Litovio.

Juanjo said...

Tre belaj!

Anonymous said...

Gratulon pro via bela blogo! Mi invitas vin ekkoni la mian: www.jes-ja.blogspot.com
Amike,
César
el la sudo de Brazilo

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...