Pages

22/05/2009

lernu kimrajn vortojn!

Mi jam iom blogadis pri la Brita Kongreso de Esperanto en 2010 kiu okazos ĉe la bela marborda urbo Llandudno. Se vi venos al la kongreso, vi certe vidos kaj aŭdos iom pri la kimra lingvo kaj eble plaĉus al vi lerni kelkajn vortojn...

La bona novaĵo estas ke ankoraŭ haveblas ekzemplerojn de la Esperanto-Kimra vortaro. Mendu ĉe la libroservo de Esperanto-Asocio de Britio kontraŭ nur 2.50 britaj pundoj. Eblas aĉeti eĉ se vi ne venos kongresi kun ni.

Pli da detaloj pri la kongreso haveblas ĉe la kongresa retejo kaj kongresa blogo.

1 comment:

Rob Hawkins said...

Saluton, Eriketo! Mi ankaǔe loĝas en Kardifo! Ĉu vi konas lokan Esperantan klubon? Mi serĉis, sed ne trovigis iujn. Ĝis!

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...