Pages

18/05/2009

mia urbo urbaĉas

Lastatempe en diversaj britaj ĵurnaloj aperis serio da fotoj faritaj de pola studento Maciej Dakowicz [maĉe dakoviĉ]. Dum lia restado kiel studento en mia urbo, Cardiff, li fotadis la kutimajn vidaĵojn en la urbocentro ĉiun vendredon kaj sabaton dum la nokto.

Oni sufiĉe ofte parolas pri la troa drinkado de Brita junularo nuntempe. La fotoj, laŭ mi, povintus esti faritaj en la plej multo da britaj urboj iun vendredon aŭ sabaton. Mi ja loĝas en kutime bela urbo. Sed dum la vesperoj, precipe je la semajnfino, estas vere aĉa. Vidu la bildojn ĉi tie.


3 comments:

ĵeromo said...

jes, kvankam ankaŭ sur la kontinento junuloj drinkas kaj ne tro zorgas pri deco, mi aŭdis komentojn de pluraj vizitintoj en britio, ke la afero tie ekscesas. klarigon pri la kaŭzoj de tiu diferenco mi ne aŭdis.

Verdateo said...

Dume mi logxis en Swansea ankaux mi estis sxokita de semajnfina drinkado. En Litovio konsumado de alkoholo estas grandega problemo, tamen tio kion mi ekvidis cxitie estis io ekster limoj. Tamen post iom da tempo mi komprenis diferencon. Drinkado en britio estas pli koncentrita. Sxajnas, ke oni drinkas semajnfine kaj preskaux cxiuj drinkuloj koncentrigxas en unu strato en urbo. Pro tio la drinkado estas pli vidinda.

Anonymous said...

Troa drinkado ne estas nova nek nur kelkloka en Okcidento. Jen tamen ideo, kiu ofte kuraĝigis min: en islamaj landoj oni ne drinkas (almenaŭ ĝenerale kaj publike); se drinkado vere estus profunda problemo, tiuj landoj devus esti paradizoj de saĝa konduto kaj racia vivado. Ĉu ili fakte estas tiaj?

Iel ni trastumblas...

Ken

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...