Pages

10/09/2008

Leviĝanta ponto

Kiam mi pasintsemajne vizitis mian patrinon ni, kiel kutime, promenadis al la plaĝo en la suda parto de la urbo. Por atingi la promenejon apud la strando ni prenas ponton trans la haveneto kie estas diversaj boatoj, plejparte jaĥtoj.

La ĉefvojo de Londono al Lowestoft ankaŭ transiras la saman ponton. Tamen, estas problemo. Kiam la jaĥtoj kaj aliaj boatoj kun veloj volas eliri la haven-basenon, la mastoj estas tro altaj subiri la ponton. Tial, la ponto, kun vojo kaj trotuaro estas levita, ke la boatoj eliru. La trafiko kaj piedirantoj devas atendi.

Kiam ni estis revenantaj de la plaĝo, ni ankaŭ devis atendi, do jen filmeto kiu montras la pont-leviĝo:

2 comments:

::júbilo::haku:: said...

dankon! mi ekde ĉiam amas pontojn! estas strange kiel rapide post la levigo de la limigiloj, la aŭtoj trairas

Eriketo said...

Jes, estas fakte foje iom timiga cxar la vojo klakas kiam oni veturas aux marsxas trans gxi!

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...