Pages

10/09/2008

La preĝejo de Blythburgh

Apud la urbo kie loĝas mia patrino troviĝas vilaĝo nomita Blythburgh (pr. proks. blaj[th]bura). La lando ĉirkaŭe estas ebena kaj marĉa kaj la preĝejo de la vilaĝo estas videbla de longa distanco for. Kvankam mi foje pasis la vilaĝon laŭvoje viziti mian patrinon, mi neniam antaŭe haltis rigardi la preĝejon ĝis ĉi-foje. Abundas legendoj pri tiu ĉi Preĝejo de la Sankta Triunuo.
En la jaro 1577 granda ŝtormo detruis la turon. Oni kulpigis la diablon kaj diras ke ankoraŭ eblas vidi ties huf-markojn sur la pordo de la preĝejo. (Mi fakte vidis multajn diversajn markojn sur la pordo, sed tute ne povis rekoni tiujn de la diablo...)

Ankaŭ, je la sama epoko, laŭdire tie aperis mistera granda nigra hundo kiu mortigis du
paroĥanojn antaŭ forkuri al alia vilaĝo tie same agi.Pe

Plejmulte plaĉis al mi la antikva ornamita plafono kiun mi montras sube:
Estas retejo kiu montras aliajn bildojn de la preĝejo (la teksto estas nur en la angla, sed la fotoj eble interesos).

No comments:

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...