Pages

06/05/2008

Al Irlando

07.30: Hodiaŭ mi vojaĝas al Irlando ĉeesti kelkajn laborajn kunsidojn. Mi estas en la trajno laŭvoje al Norda Kimrio. Baldaŭ la urbo cedas al kampoj. Verdaj herbaĵoj kaj kampoj kun bruna plugita tero. Mi dormas.

09.00: Kiam mi vekiĝas, ni estas en Ŝropŝiro [angle: Shropshire pr: ŝropŝir]. Ŝropŝiro estas unu el miaj plej ŝatataj regionoj en Britio. Kvankam mi estas obstine urbano, laĉegas al mi la mildaj montetoj kun verdaj deklivoj - mil nuancoj de verdeco, kune kun bruna kaj flava ulekso kaj purpura eriko. Abundas ŝafoj kaj, aktuale, ŝafidoj, kiuj ludas inter la rokoj kaj riveretoj. De tempo al tempo pasintece mi pasigis tempon en Ŝropŝiro en kampara dometo - eĉ urbano foje bezonas la pacon de la kamparo. Tiuj kiuj kredas ke la kamparo estas kvieta malpravas, kompreneble. Tie estas la maŝinaj bruoj de traktoroj, plugmaŝinoj, rikoltmaŝinoj, muĝantaj bovinoj kaj kriĉantaj birdoj. Sed estas pace, ĉiuokaze. En la montetoj de Ŝropŝiro oni povas agrable vagadi sen penado.

09.30: Ĉe la stacidomo Shrewsbury [pr. ŝrusberi], policistino trarigardas la vagonaron. Ĉu estas rutina ekzameno aŭ ĉu ŝi serĉas ion/iun? Mi ne scias. Denove ni longe atendas. Fakte la trajno jam malfruis kiam ĝi forlasis Kardifon, la unua stacidomo, 15 minutoj post la ĝusta horo. Feliĉe mi havos duhoran 'bufron' ĉe Holyhead antaŭ la foriro de la pramŝipo. 10.00: Nun, pli norde, mi vidas la pli altajn montojn de norda Kimrio en la distanco. Mi malbone konas nordan Kimrion - kiam la suno brilas, kiel hodiaŭ, estas tre bela. Estas ankaŭ bela sub neĝo aŭ eĉ pluvo, sed malpli agrable tie loĝi tiam.11.00: Ni vojaĝas laŭ la nordkimran marbordon. Je la maldekstra flanko de la vagonaro estas dometoj, foje farmbienoj kaj malmultaj aŭtoj; je la dekstra flanko estas sablo, la maro. Kelkaj ruldomejoj provizas ferian loĝadon dum la somera turista sezono. Mi surpriziĝas pasi la kastelon Conwy [pr. konŭi]. Mi tute ne sciis ke estas tiom apude al la fervojo.

14.30: La pramŝipo al Dublino estas granda, kvankam iom malnova. La Irlanda Maro povas ofte esti sovaĝa. Hodiaŭ, tamen, bele brilas la suno kaj oni apenaŭ sentas la movadon de la ŝipo.
Mi trinkas glason da biero Guinness [pr. gines - konata irlanda biero] (mi ja laŭvojas al Irlando!) kaj trovas komfortan seĝon. Dum horo mi devigas min legi la paperamasaĉon por la morgaŭaj kunsidoj. Dek projektoj, el kiuj ni devos elekti kelkajn por ricevi fondojn de la Eŭropa Unio se ili bone montras kunlaboradon inter Kimrio kaj Irlando. La paperojn legitaj, mi kuŝiĝas kaj dormas ĝis ni atingas Dublinon.

2 comments:

Anonymous said...

Mi tre ĝuis vian vojaĝ-rakonton! Pri tiuj lokoj mi ofte legis kaj nur imagis. La fotoj ial estas pli malhelaj, ol sendube estis la realaj scenoj; eble via cifereca fotilo estas (kiel la mia) tro malfacile agordebla.

Nepardoneble tamen estas nomi la faman Guinness "biero" :) Ĝi estas ejlo, ĉu ne, kvankam ĉiam eblas miksi ĝin kun diversaj bieroj.

Ken

Eriketo said...

Bedaŭrinde ke 'Ken' trovis mian uzadon de la vorto biero 'nepardoneble' :-) !! Mi, do, iom klarigi tiun uzadon mian.

La Esperanta vorto 'ejlo' venas de la angla 'ale' [pr. ejl] kiu mem havas skandinavan radikon.

Iatempe, 'ejlo' priskribis bieron farita el akraj plantoj. Kiam oni komencis fari bieron el lupolo oni komencis uzi la anglan vorton 'beer' [pr. bir].

Precipe en landoj kie la angla estas parolata oni malsimile uzas la vortojn 'ale', 'beer', 'lager', 'stout' kaj simile. Estas malsimila uzado inter Usono, Aŭstralio, Britio, NovZelando ktp.

Bier-fabrikantoj, tamen, uzas 'bieron' kiel la ĝenerala vorto indiki alkoholan trinkaĵon farita el la fermentitaj sukeroj de amelo.

La konata bierfabrikanto Guinness uzas la vorton 'bieron' ('beer' en la angla)por ĉiuj siaj produktoj (se vi scipovas la anglan vi povas viziti la retejon ĉe: http://www.guinness.com/gb_en/beer/)

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...