09.00: Kiam mi vekiĝas, ni estas en Ŝropŝiro [angle: Shropshire pr: ŝropŝir]. Ŝropŝiro estas unu el miaj plej ŝatataj regionoj en Britio. Kvankam mi estas obstine urbano, laĉegas al mi la mildaj montetoj kun verdaj deklivoj - mil nuancoj de verdeco, kune kun bruna kaj flava ulekso kaj purpura eriko. Abundas ŝafoj kaj, aktuale, ŝafidoj, kiuj ludas inter la rokoj kaj riveretoj. De tempo al tempo pasintece mi pasigis tempon en Ŝropŝiro en kampara dometo - eĉ urbano foje bezonas la pacon de la kamparo. Tiuj kiuj kredas ke la kamparo estas kvieta malpravas, kompreneble. Tie estas la maŝinaj bruoj de traktoroj, plugmaŝinoj, rikoltmaŝinoj, muĝantaj bovinoj kaj kriĉantaj birdoj. Sed estas pace, ĉiuokaze. En la montetoj de Ŝropŝiro oni povas agrable vagadi sen penado.
09.30: Ĉe la stacidomo Shrewsbury [pr. ŝrusberi], policistino trarigardas la vagonaron. Ĉu estas rutina ekzameno aŭ ĉu ŝi serĉas ion/iun? Mi ne scias. Denove ni longe atendas. Fakte la trajno jam malfruis kiam ĝi forlasis Kardifon, la unua stacidomo, 15 minutoj post la ĝusta horo. Feliĉe mi havos duhoran 'bufron' ĉe Holyhead antaŭ la foriro de la pramŝipo.




14.30: La pramŝipo al Dublino estas granda, kvankam iom malnova. La Irlanda Maro povas ofte esti sovaĝa. Hodiaŭ, tamen, bele brilas la suno kaj oni apenaŭ sentas la movadon de la ŝipo.

2 comments:
Mi tre ĝuis vian vojaĝ-rakonton! Pri tiuj lokoj mi ofte legis kaj nur imagis. La fotoj ial estas pli malhelaj, ol sendube estis la realaj scenoj; eble via cifereca fotilo estas (kiel la mia) tro malfacile agordebla.
Nepardoneble tamen estas nomi la faman Guinness "biero" :) Ĝi estas ejlo, ĉu ne, kvankam ĉiam eblas miksi ĝin kun diversaj bieroj.
Ken
Bedaŭrinde ke 'Ken' trovis mian uzadon de la vorto biero 'nepardoneble' :-) !! Mi, do, iom klarigi tiun uzadon mian.
La Esperanta vorto 'ejlo' venas de la angla 'ale' [pr. ejl] kiu mem havas skandinavan radikon.
Iatempe, 'ejlo' priskribis bieron farita el akraj plantoj. Kiam oni komencis fari bieron el lupolo oni komencis uzi la anglan vorton 'beer' [pr. bir].
Precipe en landoj kie la angla estas parolata oni malsimile uzas la vortojn 'ale', 'beer', 'lager', 'stout' kaj simile. Estas malsimila uzado inter Usono, Aŭstralio, Britio, NovZelando ktp.
Bier-fabrikantoj, tamen, uzas 'bieron' kiel la ĝenerala vorto indiki alkoholan trinkaĵon farita el la fermentitaj sukeroj de amelo.
La konata bierfabrikanto Guinness uzas la vorton 'bieron' ('beer' en la angla)por ĉiuj siaj produktoj (se vi scipovas la anglan vi povas viziti la retejon ĉe: http://www.guinness.com/gb_en/beer/)
Post a Comment