Pages

27/02/2008

tertremo en Britio

Dum la nokto (ĉirkaŭ la 4-a matene) okazis tertremo en Britio kiu mezuris 5.2 laŭ la skalo de Richter [Riĥter]. Feliĉe neniu perdis la vivon en la tertremo kaj estis nur kelkaj personoj vunditaj, kvankam ja sufiĉe multe da domoj difektiĝis. Tute ne estas komparebla kun la teruraj tertremoj ĉirkaŭ la mondo kiuj foje kaŭzas multajn mortojn. Sed laŭ britaj normoj estis granda tertremo.

La surcentro de la tertremo troviĝis apud la angla urbo
Market Rasen [pr. market rejzen] en la graflando Lincolnshire [pr. linkonŝir]. Tio estas en la oriento de anglio, longa distanco for de Kardifo kie mi loĝas. Fakte, la ĵurnaloj raportas ke ĉi tie en Kimrio homoj ja sentis la tertremon, kiel en multaj partoj de Britio. Ĉu en Kardifo, mi ne scias - mi bone dormis!

La plej forta tertremo mezurita en Britio okazis en 1931 kaj mezuris 6.1. En 1990 okazis tertremo de 5.1 kies surcentro estis 150 km for de ĉi tie. Je tiu epoko mi laboris en oficejo en alta konstruaĵo kaj ni ja sentis la tertremon! Estis iom timiga ĉar ni ne tro kutimas al tio. En viaj landoj eble okazas pli fortaj tertremoj. Interesus min scii kiel vi tion spertas.

1 comment:

Richard Hall said...

Mi ne spertis ĝin. Fakte, mi ankaû dormis bone. Ĉi matene, mi lernis pri la tertremo per mia blogo en artikolo skribiĝis je mia kanada amiko! Stranga mondo...

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...