Pages

27/02/2008

rakonta mapo

Hitotoki — A narrative map of the world
Mi hodiaŭ lernis pri la interesa retejo Hitotoki. Temas pri retejo kie diversaj verkemuloj skribas mallongajn prozaĵojn pri kion ili observas/spertas en kelkaj diversaj urboj (Tokio, Novjorko, Londono kaj baldaŭ Vaŝingtono kaj Parizo). Tre bedaŭrinde estas nur havebla aktuale en la anglaj kaj japanaj lingvoj, do pardonu min se vi ne tiujn lingvojn scipovas. Tamen povus esti interese por tiuj kiuj komprenas la lingvojn uzitajn. Ankaŭ je la retejo estas kelkaj belegaj fotoj por iuj kiuj interesas.

Laŭ la retejo, la titolo devenas de du japanlingvaj vortoj hito kiu signifas 'unu' kaj toki kiu signifas 'tempo' aŭ 'momento'. (Espereble niaj geamikoj blogantaj japanaj helpos se mi malprave klarigas!)

Dum mi legis la retejajn rakontojn mi ekpensis ĉu ne estus bone se povus esti inkluzivitaj paĝoj por 'Esperanto-urbo' ia, kie Esperanto-parolantoj povus kontribui rakontetojn pri la ĉiutaga vivo en la internacia lingvo? Mi ankoraŭ ne pripensis kiel tio povus funkcii, kaj, ve, mi tute ne aktuale havas la tempon min proponi por fari la necesan redaktan laboron kiun la retejo postulas. Eble estontece.

Intertempe espereble iuj el vi ĝuos legadon de Hitotoki.

2 comments:

Anonymous said...

Kara Eriketo,

Dankon kaj mil dankojn pro prezento de tiu fascina retejo. Kiel interesa gxi estas.

Anonymous said...

Saluton !

Mi eklegis vian blogon de hieraux.

> la titolo devenas de du
> japanlingvaj vortoj hito kiu
> signifas 'unu' kaj toki kiu
> signifas 'tempo' aŭ 'momento'.

Via lego estas prava.
Hito-Toki estas legata kiel "unu-tempo = one time", kaj gxi signifas kiel "(for) a while", "(dum) kelka tempo".

Havu bonan "hito-toki"-on !

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...