
La retejo de la BBC afiŝis mapon kiu montras la lokojn en Anglio tuŝitaj pro la inundoj. En Kimrio (la okcidenta, grizkolora parto de la mapo ankaŭ ja estas kelkaj lokoj sub akvo. Feliĉe, ĝis nun tio ne tuŝis nin en Kardifo.
Multaj personoj en okcidenta Anglio ankoraŭ estas sen trinkebla akvo kaj la armeo laboras helpi ĉiujn kiuj estas kaptitaj pro la inundoj. Denove pluvas hodiaŭ, do oni timas ke la situacio eble eĉ pli malboniĝos.
2 comments:
Tio estas gxojiga, ke vi ne estas tusxita, sed bedaurenda, ke aliaj suferas. Kauze de mapo kiun vi montris, mi sercxis mapojn pri Kimrio kaj gxia pozicio en Britio. Tiel sxajnas ke kiel ne-anglo krom Kardifo mem, mi konas neniun alian urbon en Kimrio. La nomo Swansea sxajnis iomete konata sed ne kiel tre konataj urboj kiel Bristol, Liverpool, Birmangham, k.s.
fotoj estas klaraj. ili bone montras la situacion. oni povas senti sin tie! espereble la pluvo ĝisnun jam ĉesis.
Post a Comment