Pages

27/06/2007

nova politika epoko

Hodiaŭ finiĝas unu epoko en Brita politika vivo kaj komencas alia epoko. Ĉi-postagmeze la ĉefministro de Britio Tony Blair [pr. Toni Bler] demisiios kiel ĉefministro kaj la aktuala Kanceliero de Fisko [financ-ministro] Gordon Brown [pr. Godon Braŭn] (ĉi-maldekstre) heredos la postenon. Verŝajne la tago disvolviĝos jene:

Tagmezo:
Tony Blair ĉeestos la parlamentejon kie li kiel kutime respondos al Demandoj al la Ĉefministro. Oni pensas ke li portos la samajn 'bonŝancajn ŝuojn' kiujn li portis je ĉiu tia sesio.

12.30:
Tony Blair reiros al 10 Downing Street [pr. daŭning strit], la oficiala loĝejo de la ĉefministro. Li kaj lia edzino adiaŭos la dungitojn tie.

13.00:
Tony Blair kaj lia edzino forlasos Downing Street por la lasta fojo kaj peraŭto vojaĝos al Buckingham Palace [pr. bukinham palis (palaco)], la oficiala Londona loĝejo de la Reĝino.

13.15: Intervidiĝo okazos kun la reĝino. Kiam Tony Blair estos prezontata al la reĝino, estas la lasta fojo kiam li rajtas prezentiĝi kiel ĉefministro. Je la fino de la konversacio, Tony Blair oficiale demisiios de lia posteno. Li forlasos la palacon ordinara civitano. Verŝajne li tiam peraviadilo al lia elektodistrikto kie oni pensas ke li demisiios ankaŭ kiel parlamentano. Dum kelkaj minutoj, Britio estos sen ĉefministro. La privata sekretario de la Reĝino telefonos al Gordon Brown kaj postulos ke li troviĝu antaŭ la Reĝino. Ŝi, tiam, nomos lin ĉefministron kaj demandos ke li kreu registaron.

14.00:
Gordon Brown reatingos la oficialan loĝejon ĉe Downing Street kaj sendube parolos kun ĵurnalistoj. Lia unua tasko estis nomi ministraron. Ĉu ni vidos grandajn ŝanĝojn en la venontaj tagoj? Ni vidu.

1 comment:

Anonymous said...

Saluton!
Mi ĝojas, ke vi praktikas bonan manieron pri propraj nomoj. Estas sekvinde.
Amike,
Vastalto

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...