Pages

25/06/2007

baldaŭa kurado!

Tiuj kiuj legas mian blogon regule scias ke mi trejnadas fari 5-kilometran kuradon enspezi monon por bonfara asocio kiu esploras kontraŭ kancero. Nu, baldaŭ alvenos la tago! Ĉi-merkrede okazos la kurado en la parko trovita malantaŭ la kastelo de Kardifo. (Pli da detaloj vi povas legi ĉi tie en la angla kaj en esperanto).

Hieraŭ, do, mi faris mian lastan longan trejnad-sesion antaŭ merkredo kaj kuris tutan 5-kilometran cirkviton. Sola problemo estas ke nuntempe pluvegas ĉi tie. Mi esperas ke ne tro pluvos merkredon vesperon. Parto de la kurso estas sur herbo kiu rapide kotiĝas sub la pluvo kaj povas esti tre glita. Espereble mi ne falos en la koton!

Pli da informoj post la evento...

1 comment:

Anonymous said...

Kara samideanino Eriketo,

Via blogo estas vere bonega!
Mi gratulas vin, ĉar legi blogojn estas ankaŭ por mi tre bona metodo por plibonigi mian esperanton.

Vi estas tre kuraĝa, kaj ankaŭ mi deziras la revenon de la suno por via kurado! Morgaŭ mi pensos pri vi kaj mi forte esperas, ke vi ne falos!!!

Mi kore kaj amike salutas vin el norda Francio!(apud Dunkirko).
Michel (Mike59 ĉe Lernu!)

PS : Esperanto estas mirinda ilo por la paco kaj la amikeco tra la mondo, laŭ mi...

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...