Pages

01/12/2006

Ĉu plaĉas al vi gladi?

Ĉu plaĉas al vi gladi vestaĵojn? Per la televido hodiaŭ mi lernis ke 35% da francoj opinias ke la gladado malstreĉigas kaj ripozigas! Ĉu en francio oni pli ŝatas gladi ol en Britio? Antaŭ kelkaj tagoj okazis la fina etapo de la Unua Franca Gladada Konkurso. Jes, vere. Aranĝita de la kompanio Phillips, la unua premio estis ferio al Havajo. Estis diversaj konkursoj ĉirkaŭ Francio, kun la fina etapo en Parizo. Oni devis gladi ĉemizon kiel eble plej rapide kaj kiel eble plej perfekte.

La oficiala retejo de la konkurso oni povas legi (franclingve) ĉe http://www.leferdor.philips.fr Ankaŭ haveblas amuzaj videoj pri la konkurso jene.

Fakte, ne multe plaĉas al mi gladi, sed plaĉus al mi gajni vojaĝon al Havajo, do eble mi ekzercu min!

4 comments:

Anonymous said...

Verdire mi ankau ne sxatas gladadon.

Cxu vi sendos vian edzon kun cxemizoj negladitaj al laboro? :-)
(au eble li mem devas fari tion - hodiau gladado ne plu estas nur tasko de virinoj) Ho povra sinjoro edzo!!

Anonymous said...

Bechjo - kiu gladas viajn chemizojn? Au chu vi iras al la laborejo en negladitaj chemizoj?

Anonymous said...

Mi diris ke mi ne sxatas gladadon sed ne diris ke mi ne faras tion!
:-))

Joël said...

Brave, mi vizitis vian bonan blogaron.

Mi lernis E-on ekde septembro 2005.
Mi ankaŭ kreis personan blogon. Ĉu vi legos ĝin? (Ĝi estas ankoraŭ fresxdata, do mi bezonas kuraĝigon).

http://www.cxitie.blogspot.com
NB. la litero x estas necesa inter c kaj i.
Samideane
Joel

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...