Nu, mi klarigu - dum decembro, ĉe la granda stadio en la urbo centre, la Miljara Stadio, estas Kristnaska amuzejo por infanoj. Apud la enirejo al la amuzejo staris Percy [persi] la Neĝhomo (faritas ne el neĝo sed el ia plastiko - 2m44 alta). Frumatene pasintan dimanĉon kelkaj gejunuloj ŝtelis Percy kaj ĵetis lin en la riveron!!! Vi povas eĉ spekti sekurecan filmon pri la fi-ago ĉe la BBC (klaku ĉe la dekstra kolumno kie estas skribita Watch CCTV footage of the theft of the snowman.


Feliĉe, hieraŭ Percy troviĝis en la golfeto de Kardifo meze de rivera fatrasaro. La loka ĵurnalo raportis ke Percy estas 'vundita sed sekura'. Lokaj lernejoj kaj infangrupoj helpos 'resanigi' la neĝhomon. Kompreneble, ĉiuj ĝojas ke Percy estas 'ĉe-hejme por Kristnasko'.
No comments:
Post a Comment