Pages

06/10/2006

Mi laboras kiel politika analizanto. Tial, unu el miaj devoj estas spekti la diversajn elsendojn de la Kimra Nacia Asembleo (la plenkunsidoj sesioj kaj la komitatoj) kaj rezumi la konkludojn. De tempo al tempo nia ankaŭ spektas diversajn elsendaĵojn de politikaj instancoj ĉirkaŭ la mondo por vidi kiel tiuj okazas kaj kiujn temojn oni diskutas.

Ĉe nia retejo, do, ni decidis krei liston da asemblejoj kaj registaroj tutmonde kiuj videe-dissendas siajn kunsidojn. Se via nacia aŭ loka registaro rete dissendas siajn diskutojn kaj ne estas inkluzivita en nia listo, bonvole sendu al mi ligon!

2 comments:

Anonymous said...

Kara Eriketo,

Mi ne scias cxu la irana parlimento havas tiajn elsendojn. Pri la kanada parlimento mi trovis tiun cxi ligon. Cxu gxi estas tio kiun vi sercxas?

Anonymous said...

Kara Eriketo,
Pardonu min! Mi jxus nun vidis ke en via listo vi havas pli bonan ligon al reta videosendado de la kanada parlimento. Mi ne trovis ion similan por la parlimento de Ontario.

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...